Ferma fajfilo (orgeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fermregistro)
Flutregistro el fermaj fajfilo lignaj. Je la supraj finaĵoj de la fajfiloj oni ekvidas la tenilojn por la ŝtopiloj

Fermaj fajfiloj estas orgenfajfiloj, kies supra finaĵo estas fermita.

Tipa estas la konstrumaniero kun labiofajfiloj, kies supra finaĵo estas fermita. Tio sekvigas, ke la tono produktita de tia fajfilo, sonas oktavon pli malalta ol atendendus. Tion kaŭzas la fakto, ke la staranta ondo en la fajfilkorpo pro la reflektado ĉe la tubofino tie ne havas osciloventron, sed devige oscilonodon. Ene de la fajfilo do estas anstataŭ la duono, kiel je la malferma fajfilo, kvarono de la oscilado. la ondolongeco do estas duoble granda.

Fermaj fajfiloj en oktavpozicio estas konstruataj en la futpozicioj 32′ (en la pedalverko, en orgenegoj malofte ankaŭ en la manualo), 16′, 8′ kaj 4′. Ferma 2-futo trans la tuta manualamplekso maloftas, ĉar ĝi estas malfacile produktebla. En kelkaj orgenegoj staras en la pedalverko ankaŭ fermita 64′-registro. Plene elkonstruita, do etendiĝanta ĝis la subsubkontra-C, 64′-fermregistro tamen ĝis nun ne konatas. La kvintoj 211/3′ (en la pedalverko, malofte kaj nur en grandaj orgenoj), 102/3′ (en la pedalverko) kaj 51/3′ preskaŭ ĉiam aperas kiel fermitaj registroj. Fermita 8-futo oftege troveblas kaj estas en la plej multaj etorgenoj la ununura labia 8′-registro.

Fermaj registroj estas ege pli mallaŭtaj kiel malfermaj registroj kaj krome pli malhelaj laŭ sonkoloro. En la supratonospektro enestas nur la malparaj supratonoj, mankas la paraj supratonoj, inter ili la oktavoj. Mallarĝe mezurita ferma registro povas esti konstruita tiel, ke la tria supratono, la duodecimo, en la orgenkonstruo nomata „kvinto“, elstaras, kiu estigis en la germana faklingvo la nomojn QuintatönQuintadena (kvintotono) por tiaj registroj. Je ankoraŭ pli mallarĝa mezuro elpaŝas la 5-a supratono, kiu situas du oktavojn kaj perfektan tercion super la baztono kaj nomiĝas en la orgenkonstruo „tercio“. Tiu ĉi registron nomiĝas tiercino kaj maloftas.

Fermaj registroj estas konstruataj kun cirkla laŭlarĝa sekcaĵo el metalo kaj kun rektangula laŭlarĝa sekcaĵo el ligno. Kelkfoje ankaŭ la plej malaltaj fajfiloj de malferma registro (ekz. mirlitono, Hohlflöte, principalo) estas konstruataj fermaj, por ŝpari spacon, pezon, materialon aŭ kostojn.

ĉamkorno

Aliaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ kelkaj flutospecoj estas fermaj konstruitaj. Dum kiam je la plej multaj flutoj kiel ekz. la bekfluto kaj transversa fluto la tubofinaĵo estas malferma, ekz. la fluto de Pan aŭ la ĉamkorno havas fermajn finaĵojn. La sona diferenco inter malferma kaj ferma fluto estas bone klarigebla per bekfluta kapo, kiun oni unuafoje ekblovas fermita kaj poste dum la blovado kovras la malsupran fermaĵon per la manplato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]