Fernão Gomes da Mina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fernão Gomes)
Fernão Gomes da Mina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
Morto 30-an de novembro 1499 (1499-11-30) (0-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo komercisto • esploristo
vdr

Fernão Gomes da Mina (Lisbono,[1] 15-a jarcento - ?) estis portugala komercisto kaj esploristo fama kiel kontribuinto al la esplorado de la marbordoj de Afriko dum la tempo de la kontrakto por ekskluziva komerco en la Golfo de Gvineo.

Tiu kontrakto estis farita en 1469 fare de la reĝo Alfonso la 5-a, post la morto de la Infanto Dom Henriko la Navigisto. Tiu esplorado surtera, pri kiu ne estas granda sciaro, komenciĝis el Sieraleono, kien estis alvenintaj Pedro Sintra kaj Soeiro da Costa. Ekonomia intereso de tiu komerco estis de populara surogato de la pipro kiu tiam estis nomata malageto (ia pipro el Gvineo, nome Aframomum melegueta). Fernão Gomes esploris la atlantikan marbordon de Afriko, eĉ trans la limoj de la kontrakto. Tiel la portugaloj alvenis ĝis la kabo tiam nomita de Santa Catarina, en la suda hemisfero,kaj ili trovis ankaŭ la insulojn de la Golfo de Gvineo. Gomes havis helpon de bonaj navigistoj, kiel João de Santarém, Pedro Escobar, Martim Fernandes, Álvaro Esteves, Lopo Gonçalves kaj Fernão do Pó. Komence de 1471 li alvenis al Elmina, kie malkovris floran komercon de oro el aluvio.[2][3][1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Armorial Lusitano, Afonso Eduardo Martins Zúquete, Editorial Enciclopédia, 3.ª Edição, Lisboa, 1987, p. 368.
  2. Martins, Pedro. «Fernão Gomes». www.fcsh.unl.pt/cham. Arkivita el la originalo la 5an de marto 2016. Konsultita la 27an de aprilo 202o.
  3. «O Contrato de Fernão Gomes». Arkivita el la originalo la 3an de decembro 2013. Konsultita la 24an de decembro 2006.