Fernanda Montenegro
Fernanda MONTENEGRO [feɦˈnɐ̃dɐ mõtʃiˈnegɾu] (n. Arlette Pinheiro Esteves da SILVA la 16-an de oktobro 1929 en Rio-de-Ĵanejro) estas brazila aktorino.
Montenegro estas konsiderata la granda damo de brazila kino kaj televido. Ŝi iĝis konata tutmonde per la filmo Central do Brasil de Walter Salles, pro kiu ŝi ricevis la Arĝentan Urson ĉe la Berlinale de 1998. La filmo ankaŭ gajnis la festivalon [1]. En 1999, ŝi ricevis nomumon al Orglobo por Plej bona Aktorino en Dramo por ĉi tiu filmo kaj estis la unua brazila aktorino estanta nomumita por Oskaro. Ŝi estas la unua ina aktorino de Brazilo estanta nomumita por la premio [2][3] . Ŝi faris sian kinodebuton en 1970 kaj en sia hejmlando ŝi estas populara televida personulo en la kanalo TV Globo.
En 2007, ŝi ĉefrolis en la usona filmadaptigo de la romano Love in the Time of Cholera [4][5].
Ŝi estis edziĝinta al aktoro Fernando Torres de 1954 ĝis lia morto je 2008.. Iliaj infanoj Fernanda Torres kaj Claudio Torres estas aktorino kaj reĝisoro respektive.
En marto 2022, la aktorino estis elektita por prezidi numeron 17 de la Brazila Beletristika Akademio (Academia Brasileira de Letras, ABL), iĝante la naŭa virino kaj unua aktorino estanta inkludita en la listo de la ABL de eternuloj [6] [7].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fernanda Montenegro e Walter Salles desfrutam a felicidade, depois de Central do Brasil ser indicado aos Oscar de melhor atriz e melhor filme em língua estrangeira. ISTOÉ. Arkivita el la originalo je March 3, 2016. Alirita October 27, 2014 .
- ↑ Latinos In The Oscars: Almost 60 Winners And Nominees Along The History Of The Academy Awards! [PHOTOS] (angle). Arkivita el la originalo je February 24, 2015. Alirita October 27, 2014 .
- ↑ History of Latino Academy Award Nominees & Winners (angle). Alirita October 27, 2014 .
- ↑ Dama do teatro, Fernanda Montenegro comemora 80 anos.. noticias.terra.com.br. Alirita October 27, 2014 .
- ↑ Fernanda Montenegro, a dama do teatro brasileiro comemora 80 anos. canalteatro.com.br. Arkivita el la originalo je December 3, 2013. Alirita October 27, 2014 .
- ↑ Fernanda Montenegro: uma diva entre estrelas. Alirita October 27, 2014 .
- ↑ Fernanda Montenegro no Espelho. G1. Alirita October 27, 2014 .

