Fernando Álvarez de Toledo
Fernando Álvarez de Toledo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hispana generalo kaj guberniestro | |||||
Duko de Alva, pentrita de Antonio Moro, 1549
| |||||
Persona informo | |||||
Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel | |||||
Naskonomo | Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel | ||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1507 en Piedrahíta | ||||
Morto | 11-an de decembro 1582 (75-jaraĝa) en Lisbono | ||||
Tombo | Convento de Sant Esteban (en) (1619–) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Álvarez de Toledo vd | ||||
Patro | García Álvarez de Toledo y Zúñiga (en) vd | ||||
Infanoj | Fadrique Álvarez de Toledo, 4th Duke of Alba (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro diplomato militisto politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1522–1582 vd | ||||
| |||||
| |||||
Guberniestro de la Hispana Nederlando | |||||
Dum | 1567 - 1573 | ||||
Antaŭulo | Margareta de Parmo | ||||
Sekvanto | Luis de Zúñiga y Requesens | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando Álvarez de Toledo, duko de Alva aŭ de Alba, kromnomita la "Fera Duko" (Piedrahíta (Kastilio), 29-a de oktobro 1507 — Tomar, 12-a de januaro 1583) estis hispana generalo kaj guberniestro de la Hispana Nederlando je la komenco de la Okdekjara Milito. Lia regado kondukis al intensigo de la ribelo en Nederlando kaj finfine al la ekesto de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj.
Kiel infano Alva jam ricevis lecionojn en armea militarto de sia avo. Imperiestro Karlo la 5-a nomumis lin kiel unu el komandantoj dum la sieĝo de Tunizio (1535). Dum la sekvaj jaroj Alva plurfoje estis sukcese envolvita en hispanaj militiroj.
Li ankaŭ plenumis diplomatajn kaj politikojn misiojn por Filipo. Ekzemple en 1556 li estis nomumita kiel subreĝo de Napolo, kaj en 1558 - 1559 li, el la nomo de Hispanio, gvidis la intertraktojn kiuj rezultis en la Paco de Cateau-Cambrésis.
En 1567 la tiama reĝo Filipo la 2-a sendis Alva-n al la Nederlandoj kun armeo de 10 000 personoj kaj senlima rajto por ordigi la aferojn. Rekta kaŭzo de la nomumo de Alva estis la ikonrompado. Laŭ anekdoto Alva estus dirinte al Filipo la 2-a ke li bezonis maksimume ses monatojn por terenbati la ribelon kaj ke "nur kelkaj kapoj devis ruli".
Tuj post lia alveno en Bruselo Alva establis la Konsilantaron de Tumultoj (=ribeloj). Du popularaj nobeloj, Grafo Egmont kaj Grafo Horne, estis, kiel ekzemplo, senkapigitaj en Bruselo. Alva ankaŭ volis fari tion al Vilhelmo la 1-a sed ĉar tiu fuĝis tio ne sukcesis. Finfine Alva enkondukis la dekan moneron, imposto kiu kondukis al granda furiozo.
La teroro de Alva -ne malpli ol 18 000 homoj estis kondamnitaj al la morto- estis enorma impulso por la ribelo en la Nederlandoj. La ribelantoj konkeris kun helpo de la geŭzoj diversajn urbojn en la Nederlandoj. Alva sukcesis rekonkeri grandajn partojn.
La 2-an de oktobro 1572 la hispanoj rabis kaj murdis, sub lia gvidado, en la urbo Mechelen, post kiam tie, dum la monato septembro antaŭe, dum momento neromkatolika administracio estis reganta.
La konkero de Harlemo sub gvidado de la filo de Alva pasis peniga por la hispanoj, kune danke al la interveno de la fama Kenau Simonsdochter Hasselaer kaj la sieĝo de Alkmaar estis rebatita de la ribeluloj per trapikado de la digoj.
Pro ĉi tiu malvenko kaj lia vundebla sano Alva petis al Filipo la 2-a sian eksigon. Ĉi tio estis, en decembro 1573, akceptita de Filipo la 2-a. Post Alva sekvis Don Luis de Requesens.
Post lia reveno al Hispanio li en la komenco kiel heroo estis envenigata de Filipo la 2-a, ĝis amafero de la filo de Alva (Don Frederik) malfavoris patron kaj filon. Alva estis forpelita el la korto kaj trapasis sian tempon en la kastelo de Uzeda. Tie li restis dum du jaroj. Kiam Portugalio ribelis kontraŭ la hispanoj (ĉirkaŭ 1580) Alva denove estis dungita de Filipo la 2-a kaj nomumita al ĉefgeneralo. En 1580 li venkokupis Lisbonon, forpelis la gvidanton de la ribelo el la lando kaj transdonis Portugalion denove al Filipo la 2-a.
Alva mortis, mallonge post la terenbato de la ribelo en Portugalio, en januaro 1583.