Fernando Botero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fernando BOTERO

Fernando Botero naskiĝis en la 19-a de aprilo 1932 en Medellin, Kolombio. Li estas pentristo kaj skulptisto. Lia stilo estas markata de rondegaj aŭ dikegaj roluloj aŭ figuroj.

De 1974 li famiĝis en la tuta mondo.

Kiel infano li estis fascinita de Baroka arkitekturo kaj la ilustraĵoj de Dia Komedio de Gustave Doré. Poste li deklaros, ke li "neniam pentris ion alian krom la mondo, kiel li konis ĝin en Medellín". En la aĝo de 16 jaroj li jam projektas la ilustraĵojn por la aldonoj de "El Colombiano", la plej grava ĵurnalo en sia hejmurbo. Tre juna, en 1948 li ekspoziciis la unuan fojon en Medellín.

En 1952 li gajnis la duan premion ĉe la IX Salono de kolumbiaj artistoj, organizitan ĉe la Nacia Biblioteko de Bogoto: li investas la premimonon por studvojaĝo al Eŭropo. En Hispanio li vizitas la Muzeon de la Herbejo en Madrido, kie li konas interalie la verkojn de Francisco Goya kaj Ticiano. En Parizo li meditas pri franca avangarda arto kaj decidas interesiĝi pri la antikvaj pentristoj. Fine li alvenas en Italujo, kie li kontaktas la ĉefajn verkojn de la itala Renesanco, precipe de Giotto kaj Andrea Mantegna kiuj inspiras lin aparte tiom, ke li reproduktas plurajn ekzemplerojn de iliaj ĉefverkoj, tamen ne malestimante la aliajn aŭtorojn de la lernejo Sieno, kaj de Toskanio ĝenerale.

En 1955 Fernando Botero revenas al sia patrujo kie li edziĝas kun Gloria Zea, tiam Ministro pri Kulturo de Kolombio, kaj komencas ekspozicii siajn verkojn, sed ricevas fortajn kritikojn ĉar tiutempe la kolombia medio estis forte influita de la franca avangardo, kiun Botero anstataŭe malakceptis. Miskomprenita de la kolombia ĉirkaŭaĵo, Botero translokiĝas al Meksiko, kie li malkovras por la unua fojo la eblojn plivastigi kaj dilatigi la volumon de formoj laŭ persona maniero. Trajto, kiu forte influos lian verkon. Sed ĝuste en 1957 li malkovras abstraktan ekspresionismon, dum persona ekspozicio en Vaŝingtono, danke al vizito al Novjorkaj muzeoj. Ankaŭ en 1957 li revenis al Bogoto, kie li gajnis la duan premion ĉe la X Salono de kolombiaj artistoj.

En 1958 li akiris la katedron pri pentrado ĉe la Bogota Arta Akademio. En la sama jaro, li ekspoziciis denove en Vaŝingtono, ĉe la Gres Gallery. Liaj verkoj estas ĉiuj venditaj la tagon de la inaŭguro.

Oni kontestis lin en Kolombio, pro kio Botero estas devigita forlasi sian landon, en malfortikaj ekonomiaj kondiĉoj. La Gres-Galerio en Vaŝingtono, kiu ĝis tiam subtenis lin, fermiĝas kaj la artisto, en severaj monaj malfacilaĵoj, eksedzigas sian edzinon. En 1961 io ŝajnas ŝanĝiĝi: la Muzeo pri Moderna Arto en Novjorko decidas aĉeti sian Gioconda en la aĝo de dek du , sed lia unua novjorka ekspozicio montriĝas fiasko.

En 1969 li ekspoziciis en Parizo, kie li ekloĝis en 1973 kaj daŭre dediĉis sin al skulptaĵo. Meze 1970 li dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al skulptaĵo dum certa periodo, kaj prezentis siajn verkojn en Parizo en 1977. En 1983 li revenis al Italio kaj malfermis studion en Pietrasanta, kie li restis kelkajn monatojn de la jaro, por esti proksima al la marmoraj ŝtonminejoj En la urbo Versilia li kreis du freskojn pri la temo Paradizo kaj Infero en la preĝejo de la Miserikordio.

En 1975 lia dua geedzeco finiĝas post la morto, en 1974, en trafika akcidento, de la tria filo Pedro, al kiu li dediĉos multajn el siaj verkoj. En la sama kazo Fernando Botero perdas la lastan falangon de la malgranda fingro de sia dekstra mano, kaj tio kondukos lin ofte skulpti grandegajn manojn. La plej aĝa filo, Fernando Botero Zea, estis ministro pri defendo de Kolombio. En 1978 Botero geedziĝis kun Sophia Vari. Inter la plej gravaj eventoj estas la ekspozicio de liaj enormaj skulptaĵoj en Champs-Elysées en 1992, kaj aliaj en la publikaj spacoj de iuj eŭropaj urboj en 1994.

Video[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el liaj verkoj[redakti | redakti fonton]