Fernando Fernán Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Fernán Gómez
Persona informo
Naskonomo Fernando Fernández Gómez
Aliaj nomoj Fernando Fernán Gómez
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1921 (1921-08-28)
en Limo,  Peruo
Morto 21-an de novembro 2007 (2007-11-21) (86-jaraĝa)
en Madrido,  Hispanio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hispana
Ŝtataneco ArgentinoHispanio
Familio
Patro Fernando Díaz de Mendoza y Guerrero
Patrino Carola Fernán Gómez
Edz(in)o María Dolores PraderaEmma Cohen
Amkunulo Analía Gadé
Infano Helena Fernán-Gómez
Parencoj Fernando Díaz de Mendoza y Aguado
María Guerrero
Carlos Díaz de Mendoza
Mari Carmen Díaz de Mendoza
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristoverkisto • aŭtobiografo • teatra reĝisoro • filmaktoro
Verkoj Q87795543
vdr

Fernando Fernández Gómez (Lima, Peruo, 28-a de aŭgusto de 1921Madrido, 21-a de novembro de 2007), estis verkisto, aktoro, scenaristo, kinreĝisoro kaj teatroreĝisoro hispana. Li estis membro de la Real Academia Española dum 7 jaroj el sia eniro (30-a de januaro de 2000) al sia morto. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2001.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Plej probable, kiel li mem verkis en siaj memoroj,[1] li naskiĝis en Lima la 28an de aŭgusto de 1921, sed lia naskatestilo indikas, ke tio okazis en la ĉefurbo argentina, Bonaero. La kialo estas, ke la patrino, veturaktorino devis rapide iri al Bonaero. La neleĝa patro estis siavice filo de fama hispana aktorino María Guerrero, kiu malpermesis geedziĝon inter la gepatroj de Fernando Fernán Gómez.[2]

Li studis Filozofion kaj Beletrojn (Filologion) en Madrido, sed lia vera intereso (kaj familia heredo) kondukis lin al teatro. Dum la Hispana Enlanda Milito li ricevis aktor-edukon en Lernejo de la CNT, kaj debutis profesie en 1938 en la kompanio de Laura Pinillos; tie ekkonis lin Enrique Jardiel Poncela, kiu dungis lin en 1940 kiel duaranga aktoro por Los ladrones somos gente honrada. Poste dungis lin la produktora kinentrepreno Cifesa kaj tiele eniris en kino per la filmo Cristina Guzmán, reĝisorita de Gonzalo Delgrás kaj sekvantjare li ĝuis sian unuan protagonistan rolon en Empezó en boda, de Raffaello Matarazzo. Li laboris kiel aktoro al komencoj de la 1940-aj jaroj kaj poste dediĉis sin al kino, unue kiel aktoro (en sukcesaj filmoj kiaj BalarrasaBotón de ancla) kaj poste kiel reĝisoro, dum li ankoraŭ verkis kiel dramaturgo kaj scenaristo, kaj verkisto kaj ĉeestis kia tio ĉe la babilrondo de la fama Kafejo Gijón [ĥiĥOn].

El 1984 li ĉefe verkis personajn artikolojn en la ĵurnaloj Diario 16 kaj dimanĉa suplemento de El País, kaj produktis eseojn kaj 11 novelojn, ege aŭtobiografiaj aŭ historiaj kiaj: El vendedor de naranjas, El viaje a ninguna parte, El mal amor, El mar y el tiempo, El ascensor de los borrachos, La Puerta del Sol, La cruz y el lirio dorado, ktp. Estis sukcesa lia aŭtobiografio duvoluma, El tiempo amarillo, sed plej sukcesa estis teatraĵo tuj kinigita nome Las bicicletas son para el verano (Bicikloj estas porsomeraj), pri liaj infanaj memoraĵoj dum la Hispana Enlanda Milito.

Li edziĝis kaj divorcis el la kantistino María Dolores Pradera (1947–1959), kun kiu li havis filinon nome aktorino Helena Fernán Gómez, kaj filon Fernando, rilata kun la etoso de la kulturo. Li reedziĝis en 2000 kun la aktorino Emma Cohen, kun kiu li jam estis unuigita ekde la 1970-aj jaroj.

Per li la kino eniris en la Real Academia Española, de kiu li estis elektita membro en 1998[3]. Li estis honorita per la Premio Princo de Asturio de la Artoj en 1995.

En la 1970-aj jaroj Fernán Gómez iĝis unu de la aktoroj plej sukcesaj de la nomata hispana transiro, per filmoj kiaj El espíritu de la colmena, El amor del capitán Brando, Pim, pam, pum, fuego, Mi hija Hildegart, Los restos del naufragio, Mamá cumple cien años¡Arriba Azaña!. Per ili li kunlaboris ĉe elstaraj reĝisoroj kiaj Jaime de Armiñán kaj Carlos Saura. En 1976 li partoprenis en grava filmo ne tre sukcesa ĉe publiko, kia El anacoreta, premiita en la Kinfestivalo de Berlino. Li korme reĝisoris kaj aktoris en du tre sukcesaj kaj bonkvalitaj televidserioj por TVE (Juan soldado kaj ĉefe El pícaro pri epizodoj de la klasika pikareska romano). Post la morto de Franco kaj la releĝigo de la CNT-AIT, li aktivis ĉe la Sindicato de Espectáculos de Barcelono kaj partoprenis en la fama anarkosindikatista Mitingo de Montjuic (Barcelono) de 1977 kun sia kunulino Emma Cohen.

En la 1990-aj jaroj Fernán Gómez ankoraŭ aktoris en protagonistaj roloj de gravaj filmoj kiaj Belle Époque, El abuelo (La avo) kaj La lengua de las mariposas(La lango de papilioj).

La 19-a de novembro de 2007 eniris en la Hospital Universitario La Paz pro pneŭmonio. Mortiĝis en Madrido la 21-a de novembro de 2007, 86jaraĝa.[4] Post tio li ankoraŭ ricevis honorojn el la Prezidanto José Luis Rodríguez Zapatero nome la Gran Cruz de la Orden de Alfonso X el Sabio.[5] Ankaŭ el la urbestro de Madrido Alberto Ruiz-Gallardón kiu nomigis per lia nomo la Kulturan Centron de la Villa de Madrid kiel Teatro Fernando Fernán Gómez.[6] En la omaĝa kapelo la ĉerko estis kovrita per ruĝanigra flago anarkiista,[7] kaj poste li estis bruligita.

En festivaloj li ricevis ĉirkaŭ tridekon de gravaj premioj.

Literatura verko[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • El vendedor de naranjas. Madrid, Tebas, 1961; Madrid, Espasa-Calpe, 1986.
  • El viaje a ninguna parte. Madrid, Debate, 1985.
  • El mal amor. Barcelona, Planeta, 1987; historia romano.
  • El mar y el tiempo. Barcelona, Planeta, 1988.
  • El ascensor de los borrachos. Madrid, Espasa-Calpe, 1993.
  • La Puerta del Sol. Madrid, Espasa-Calpe, 1995.
  • ¡Stop! novela de amor. Madrid, Espasa-Calpe, 1997.
  • La cruz y el lirio dorado. Madrid, Espasa-Calpe, 1998; historia romano.
  • Oro y hambre. Barcelona, Muchnik, 1999, historia romano.
  • Capa y espada. Madrid, Espasa-Calpe, 2001; historia romano.
  • El tiempo de los trenes. Madrid, Espasa-Calpe, 2004.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Pareja para la eternidad. Madrid, Acanto, 1947.
  • Las bicicletas son para el verano. Madrid, Espasa-Calpe, 1984.
  • La coartada. Los domingos, bacanal. Madrid, Espasa-Calpe, 1985; Madrid, Antonio Machado, 1987.
  • Lazarillo de Tormes. Adaptaĵo. Valladolid, Castilla Eds., 1994.
  • Marido y medio. Komedio premierita la 7a de junio de 1959 en la Teatro Gran Vía de Madrido, nepublikita.
  • Del Rey Ordás y su infamia. Komedio premierita la 22a de aŭgusto de 1983 en la Teatro Palacio del Progreso de Madrid, nepublikita.
  • Ojos de bosque. Komedio premierita la 9a de julio de 1986 en la Placo de la Almudena de Madrido, ene de la programaro de «Los veranos de la Villa», nepublikita.
  • El Pícaro. Aventuras y desventuras de Lucas Maraña. Premierita en la Teatro Central Hispano de Sevilo la 8an de septembro de 1992, nepublikita.
  • Los invasores del palacio. Madrid, Fundación Autor, 2000.
  • Defensa de Sancho Panza. Premierita en la XXV Festival Internacional de Teatro Clásico de Almagro la 19an de julio de 2002, publikita en la gazeto Acotaciones 20.
  • Morir cuerdo y vivir loco. Premierita en la Teatro Principal de Zaragoza la 13an de januaro de 2004, nepublikita.

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Diario de Cinecittà. Revista Internacional del Cine, núm. 6, novembro de 1952; núm. 7, decembro de 1952.
  • El olvido y la memoria. Autobiografía de Fernando Fernán Gómez. Triunfo, núm. 3, 6ª época, januaro de 1981.
  • El tiempo amarillo. Memorias. I (1921–1943) kaj II (1943–1987). Madrid, Debate, 1990.
  • El tiempo amarillo: memorias ampliadas (1921–1997). Madrid, Debate, 1998.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • A Roma por algo. Madrid, Separaĵo de Poesía Española (1954); Madrid, Fernán Gómez Arte kaj Ediciones, 1982.
  • El canto es vuelo. Madrid, Visor, 2002 (kompleta poezio).

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • El actor y los demás. Barcelona, Laia, 1987.
  • Impresiones y depresiones. Barcelona, Planeta, 1987.
  • Historias de la picaresca. Barcelona, Planeta, 1989.
  • El arte de desear. Madrid, Temas de Hoy, 1992.
  • Imagen de Madrid. Madrid, El País-Aguilar, 1992.
  • Tejados de Madrid. Madrid, Telefónica de España, 1992.
  • Desde la última fila: cien años de cine. Madrid, Espasa-Calpe, 1995.
  • Nosotros, los mayores, 1999.
  • Puro teatro y algo más, 2002.

Literaturo porinfana[redakti | redakti fonton]

  • Los ladrones. Madrid, Anaya, 1986.
  • Retal. Madrid, Anaya, 1988.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mi querido general (kinscenararo), 1986.
  • Historias de la picaresca, 1989.
  • La intrusa (televida scenaro pri rakonto de Borges), 1986
  • Fuera de juego (kinscenararo), 1991.
  • Las anécdotas del teatro: ¡aquí sale hasta el apuntador!, Barcelona, DeBolsillo, 1997.
  • La escena, la calle y las nubes (rakontoj), Madrid, Espasa-Calpé, 1999.
  • Conversaciones con Fernando Fernán Gómez (libro-intervjuo kun Enrique Brasó), Madrid, Espasa-Calpe, 2002.

Filmaro kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Los ladrones van a la oficina
  • Tertulia con… (1981)
  • El pícaro (1974)
  • Juan Soldado (1973)
  • La última cinta (1969)

Teatro[redakti | redakti fonton]

Filmaro kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

  • Rosas de otoño (Juan de Orduña, Eduardo Morera, 1943)
  • Se vende un palacio (Ladislao Vajda, 1943)
  • Turbante blanco (Ignacio F. Iquino, 1943)
  • Viviendo al revés (Ignacio F. Iquino, 1943)
  • Cristina Guzmán (Gonzalo Delgrás, 1943)
  • Noche fantástica (Luis Marquina, 1943)
  • La chica del gato (Ramón Quadreny, 1943)
  • Empezó en boda (Raffaello Matarazzo, 1944)
  • Una chica de opereta (Ramón Quadreny, 1944)
  • Mi enemigo y yo (Ramón Quadreny, 1944)
  • Eres un caso (Ramón Quadreny, 1945)
  • Espronceda (Fernando Alonso Casares, 1945)
  • Se le fue el novio (Julio Salvador, 1945)
  • El destino se disculpa (José Luis Sáenz de Heredia, 1945)
  • El camino de Babel (Jerónimo Mihura, 1945)
  • Bambú (José Luis Sáenz de Heredia, 1945)
  • Domingo de carnaval (Edgar Neville, 1945)
  • La próxima vez que vivamos (Enrique Gómez, 1946)
  • Los habitantes de la casa deshabitada (Gonzalo Delgrás, 1946)
  • Es peligroso asomarse al exterior (Alejandro Ulloa, Arthur Duarte, 1946)
  • Noche sin cielo (Ignacio F. Iquino, 1947)
  • La muralla feliz (Enrique Herreros, 1947)
  • La sirena negra (Carlos Serrano de Osma, 1947)
  • Embrujo (Carlos Serrano de Osma, 1947)
  • Hoy no pasamos lista (Raúl Alfonso, Rafael Alonso, 1948)
  • Pototo, Boliche y compañía (Ramón Barreiro, 1948)
  • Encrucijada (Pedro Lazaga, 1948)
  • La mies es mucha (José Luis Sáenz de Heredia, 1948)
  • Botón de ancla (Ramón Torrado, 1948)
  • Vida en sombras (Lorenzo Llobet Gracia, 1948)
  • Noventa minutos (Antonio del Amo, 1949)
  • Alas de juventud (Antonio del Amo, 1949)
  • Facultad de letras (Pío Ballesteros, 1950)
  • Tiempos felices (Enrique Gómez, 1950)
  • El último caballo (Edgar Neville, 1950)
  • La noche del sábado (Rafael Gil, 1950)
  • Balarrasa (José Antonio Nieves Conde, 1951)
  • La trinca del aire (Ramón Torrado, 1951)
  • El capitán Veneno (Luis Marquina, 1951)
  • Cincuenta años del Real Madrid (Rafael Gil, 1952)
  • El sistema Pelegrín (Ignacio F. Iquino, 1952)
  • Me quiero casar contigo (Jerónimo Mihura, 1952)
  • Los ojos dejan huellas (José Luis Sáenz de Heredia, 1952)
  • La conciencia acusa (Georg Wilhelm Pabst, 1953)
  • Esa pareja feliz (Juan Antonio Bardem, Luis García Berlanga, 1953)
  • Aeropuerto (Luis Lucia Mingarro, 1953)
  • Nadie lo sabrá (Ramón Torrado, 1953)
  • Manicomio (Fernando Fernán Gómez, Luis María Delgado, 1954)
  • Rebeldía (José Antonio Nieves Conde, 1954)
  • Morena Clara (Luis Lucia Mingarro, 1954)
  • La otra vida del capitán Contreras (Rafael Gil, 1955)
  • El guardián del paraíso (Arturo Ruiz Castillo, 1955)
  • Congreso en Sevilla (Antonio Román, 1955)
  • El mensaje (1955)
  • Lo scapolo (El soltero, Antonio Pietrangeli, 1955)
  • La gran mentira (Rafael Gil, 1956)
  • El fenómeno (José María Elorrieta, 1956)
  • El malvado Carabel (1956)
  • Viaje de novios (León Klimovsky, 1956)
  • El inquilino (José Antonio Nieves Conde, 1957)
  • Muchachas de azul (Pedro Lazaga, 1957)
  • Faustina (José Luis Sáenz de Heredia, 1957)
  • Un marido de ida y vuelta (Luis Lucia Mingarro, 1957)
  • Los ángeles del volante (Ignacio F. Iquino, 1957)
  • La vida por delante (Fernando Fernán Gómez, José Luis de la Torre, 1958)
  • Ana dice sí (Pedro Lazaga, 1958)
  • La vida alrededor (1959)
  • Luna de verano (Pedro Lazaga, 1959)
  • Soledad (Mario Craveri, Enrico Gras, Félix Acaso, 1959)
  • Bombas para la paz (Antonio Román, 1959)
  • La ironía del dinero (Edgar Neville, Guy Lefranc, 1959)
  • Los tres etcéteras del coronel (Claude Boissol, 1959)
  • Sólo para hombres (1960)
  • La vida privada de Fulano de Tal (José María Forn, 1960)
  • Crimen para recién casados (Pedro Luis Ramírez, 1960)
  • La venganza de Don Mendo (1961)
  • Adiós, Mimí Pompón (Luis Marquina, 1961)
  • Fantasmas en la casa (Pedro Luis Ramírez, 1961)
  • ¿Dónde pongo este muerto? (Pedro Luis Ramírez, 1962)
  • Benigno, hermano mío (Arturo González hijo, 1963)
  • Rififí en la ciudad (Jesús Franco, 1963)
  • La becerrada (José María Forqué, 1963)
  • El mundo sigue (1965)
  • Ninette y un señor de Murcia (1965)
  • Un vampiro para dos (Pedro Lazaga, 1965)
  • La mujer de tu prójimo (Enrique Carreras, 1966)
  • Mayores con reparos (1966)
  • La vil seducción (José María Forqué, 1968)
  • ¿Por qué pecamos a los cuarenta? (Pedro Lazaga, 1969)
  • Las panteras se comen a los ricos (Ramón Fernández, 1969)
  • Carola de día, Carola de noche (Jaime de Armiñán, 1969)
  • Un adulterio decente (Rafael Gil, 1969)
  • Estudio amueblado 2.P. (José María Forqué, 1969)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Fábulas (1968) (serie)
  • El alcalde de Zalamea (epizodo de Estudio 1) (1968)
  • Del dicho al hecho (serie) (1971)
  • Tres eran tres (epizodo) (1972)
  • Juan soldado (1973)
  • El pícaro (serieto) (1974)
  • Memorias del cine español (epizodo) (1978)
  • Fortunata y Jacinta (mini-serio) (1980)
  • El alcalde de Zalamea (epizodo de Teatro Estudio) (1981)
  • Tertulia con (programo) (1981)
  • Ramón y Cajal (serio) (1982)
  • Los desastres de la guerra (mini-serio) (1983)
  • Las pícaras (epizodo) (1983)
  • El jardín de Venus (Serio) (1983)
  • Nuevo amanecer (epizodo de Cuentos imposibles) (1984)
  • La noche del cine español (2 epizodoj) (19851986)
  • Juncal (1989)
  • La mujer de tu vida: La mujer perdida (1988)
  • La mujer de tu vida 2: Las mujeres de mi vida (1992)
  • Esta noche es Nochebuena (epizodo de Farmacia de guardia) (1992)
  • Los ladrones van a la oficina (1993–1995)
  • Cuéntame cómo pasó (2001)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]