Fernando Ferrari Pérez
| Fernando Ferrari Pérez | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 9-an de septembro 1857 | |
| Morto | 1-an de junio 1933 (75-jaraĝa) | |
| Ŝtataneco | Meksiko | |
| Profesio | ||
| Okupo | natursciencisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernando FERRARI PÉREZ (1857–1933) estis meksika natursciencisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis nomumita estro de Meksika Geografia kaj Esplorkomisiono komence de la 1880-aj jaroj, cele al katalogo de indiĝenaj mamuloj, birdoj, reptilioj, fiŝoj kaj plantoj de Meksiko. Li estis aŭtoro de Catalogue of Animals collected by the Geographical and Exploring commission of the Republic of Mexico (1887).[1]
Ekster Meksiko, la laboro de Ferrari estas konata precipe en etoso de Natursciencoj, kaj kvankam estas vere ke liaj profesiaj agadoj koncentriĝis plejparte ĉirkaŭ tiuj sciencoj, li ankaŭ dediĉis gravan parton de sia vivo al aliaj agadoj. Lia profesia aŭtoritateco igis la tiaman registaron peti lian partoprenon en internacia diplomatio, kaj en la apogo al ekonomiaj rilatoj kun la diversaj landoj de Ameriko kaj en aparta intereso por ke Meksiko malfermu ekonomiajn kaj politikajn ligilojn kun Eŭropo; tiukadre li estis premiita fare de la Franca Respubliko per la medalo de "Kavaliro de la Honora Legio" en 1901.[2]
Krom tiu agado, lia laboro inkludis bazan esploradon en fotografio (li ankaŭ estis apotekisto) same kiel en la praktiko de fotarto. Li gajnis multajn internaciajn premiojn; kiel kontrolebla ekzemplo, menciindas la Universala Ekspozicio de Sankta Luiso (1904) kie li ricevis Grandpremion pro sia esplorado pri malsamaj specoj de lumo (li ankaŭ mencias la efikon de uranio sur sentema filmo) kaj pri malsamaj specoj de kemiaj substancoj. Liaj esploroj aliris ankaŭ al kolora foto. Fernando Ferrari Pérez enkondukis kinon en Meksiko aĉetante la rajtojn por ekspluatado de la patento de Frères Lumière por la lando. La originala kontraktodokumento ekzistas. La arkivoj de Fernando Ferrari Pérez (dokumentoj kaj objektoj) estas deponitaj en Italio, en Mantovo, naskurbo de lia patro, Luigi Ferrari, kiu ekzilis sin en Meksiko pro mortkondamno pri li atendita pro sia partopreno en la luktado de Italio por unuiĝo. La arkivoj estas en la gardinstitucio de la Archivio di Stato della città di Mantova (la ŝtatarkivoj de Mantovo).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Citaĵo el: [1]) XI. HISTORIA DE LA ORNITOLOGÍA MEXICANA "La Comisión Geográfico Exploradora de México, instituida por Porfirio Díaz y que laboró de 1879 a 1884, tenía como fin principal el reconocimiento del territorio nacional y sus recursos. El naturalista Fernando Ferrari Pérez participó en la exploración recolectando especímenes de animales, especialmente vertebrados, que fueron enviados en barco a Estados Unidos para ser estudiados y exhibidos en la feria de Nueva Orleans. Lamentablemente, el barco se incendió en La Habana y las colecciones se perdieron. Posteriormente fueron hechas otras exploraciones breves para obtener material, el cual sirvió de base para la descripción de varias especies nuevas de aves hechas por Robert Ridgway. Sobra decir que, hasta el momento, las colecciones de aves mexicanas se encontraban en el extranjero."
- ↑ Republique Française - Ordre National de Légion d' Honneur - Président de la Republique Motivation: Ingegneur de Mines. Dato: Decret du 3/7/1901. Vu, sélle et enregistré 4/19/1901. Décoration de Chevalier of 'Ordre National de Légion d' Honneur.

