Fernando González Delgado
Fernando Blas González Delgado, plej ofte konata kiel Fernando Delgado (Santa Cruz de Tenerife, 1a de februaro 1947 -Faura, Valencio, 18a de februaro 2024), estis hispana ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis ĵurnalismon kaj kunlaboris en ĵurnaloj El Día, Pueblo, Informaciones kaj El País, specializante sin en literatura kaj kultura kritikoj. Poste li eklaboris en Radio Nacional de España en 1967. Li estis membro de la teamo kiu fondis Radio 3, nome plej alternativa branĉo de la ŝtata radio. Li iĝis direktoro de tiu branĉo en 1981, sed nur dum tiu jaro kaj poste en 1982-1986 kaj 1990-1991. En 1991 li okupis la direktoradon de Tele-Expo, la televida kanalo de la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992). Poste, en febrŭro 1993 li iĝis kun María Escario prezentisto de la semajnfinaj programoj de novaĵoj, anstataŭ Rosa María Mateo.
En 1976 li publikigis sian unuan romanon, nome Tachero. En 1994 li publikigis Háblame de ti (PArolu al mi pri vi) kaj unu jaron poste li ricevis la Premion Planeta per La mirada del otro (La rigardo de la aliulo). Li kultivis ankaŭ poezion (Proceso de adivinaciones kaj Autobiografía del hijo) kaj eseon Cambio de tiempo (1994).
Li estis socialista deputito inter 2015 kaj 2019.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Mísero templo (1972).
- Tachero (1976).
- Exterminio en Lastenia (1979).
- Proceso de adivinaciones (1981).
- Cuatro ejemplos para una nueva sociedad canaria (1985).
- Háblame de ti (1994).
- Génesis (1994).
- Cambio de tiempo (1994).
- Autobiografía del hijo (1995).
- La mirada del otro (1995).
- Ciertas personas (1996).
- No estabas en el cielo (1996).
- Escrito por Luzbel (1998).
- Presencias de ceniza (2001).
- Isla sin mar (2002).
- Parece mentira (2005).
- De una vida a otra (2009).
- Paisajes de la memoria (2010).
- El pájaro escondido en un museo (2010).
- También la verdad se inventa (2012).
- Me llamo Lucas y no soy perro (2013).
- Donde estuve (2014).
- Sus ojos en mí (2015).
- El huido que leyó su esquela (2017).
- Todo lo que necesitaba ser dicho (2020).
- Todos al infierno (2022).
- De la radio a las letras (2022).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fernando G. Delgado en la hemeroteko de El País. Konsultita la 13an de septembro 2013.