Fernando Luiz Roza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Luiz Roza
Persona informo
Naskonomo Fernando Luiz Roza
Naskiĝo 4-an de majo 1985 (1985-05-04) (38-jaraĝa)
en Londrina
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://fernandinhooficial.com
vdr

Fernando Luiz Roza, kutime nomata nur Fernandinho (prononco feʁnɐ̃ˈdʒĩj̃u, signifo "Fernandeto", "malgranda Fernando"), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  4-an de majo 1985(nun 1985-05-04) en Londrina, subŝtato Paranao, do nun estas 38-jara.

Fernandinho en 2010

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Manchester City F.C., antaŭe li ekde la jaro 2005 estis profesia futbalisto en la klubo Ŝaĥtar Donecko (Футбольний клуб «Шахта́р» Доне́цьк) en Ukrainio. Krome Fernandinho ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, matĉe en la nacia teamo tiam rekoneblis per la numero "5", ankaŭ kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, kaj matĉe en la teamo nun rekoneblass per la numero "17".