Fernando Maia Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fernando Maia Jr)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fernando Maia Jr.
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1983 (1983-03-24) (41-jaraĝa)
Lingvoj brazilportugalaEsperantoanglahispana
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantistogeologo
vdr

Fernando Jorge Pedrosa Maia Junior (naskiĝis la 24-an de marto 1983) estas brazila esperantisto kaj geologo, Esperantisto de la Jaro 2020[1]. Kiel geologo li aktivas en Petrobras ekde 2007. Li estas diplomiĝinto de la Universitato de Brasilia (2005), specialisto en Analizo de Baseno de la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro (2007) kaj en Petrofiziko de Universitato Petrobras (2009) kaj en Altnivela Petrofiziko de la Universitato de Austin, Teksaso (2010). Profesie li celas disvolvi en la industrio aŭ en aliaj domajnoj, laborojn kaj agojn, kiuj kontribuas al la disvolviĝo de la socio, loke kaj tutmonde, kaj al la konstanta evoluo de la homo, gvidata de etiko kaj respekto al la medio, surbaze de toleremo al la diverseco de pensoj, konscia pri la graveco de la scioj akiritaj de antaŭaj generacioj, sed aprezante la serĉadon de novaj limoj de ĉi tiu, kaj en scienco kaj kulturo ĝenerale.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fernando Maia Junior esperantistiĝis en 2006. Kiel socia aktivulo li laboras ĉefe kun Esperanto, junularo, edukado, kulturo kaj socia inkludo. Li estas la nuna Financa Direktoro (2016-2019) de Brazila Esperanto-Ligo kaj konsilanto de diversaj internaciaj kaj lokaj organizaĵoj kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la Afrika Centro por Monda Civitaneco. Antaŭe, li estis prezidanto (2014-2016) kaj kasisto (2009-2014) de la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj taskaro-reprezentanto membro de Internacia Kunordiga Kunveno de Junularaj Organizaĵoj, kunlabore kun UN kaj Unesko.[2]

Fernando Maia Junior estas estrarano de UEA ekde aŭgusto 2018 kaj vicprezidanto de UEA ekde la 104-a Universala Kongreso en Lahti, 2019. En la estraro de UEA li respondecas interalie pri la Centra Oficejo (oficistoj), Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO kaj pri Rilatoj kun Membro-Organizoj.[3]

En 2020, li estis elektita Esperantisto de la jaro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]