Fernando Pessoa
| Fernando Pessoa | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskonomo | Fernando António Nogueira Pessoa [#] | |
| Naskiĝo | 13-an de junio 1888 en Lisbono | |
| Morto | 30-an de novembro 1935 (47-jara) en Lisbono, | |
| Mortokialo | cirozo [#] | |
| Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém [#] | |
| Religio | novpaganismo [#] | |
| Lingvoj | portugala lingvo [#] | |
| Ŝtataneco | Portugalio [#] | |
| Alma mater | Universitato de Lisbono [#] | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | Joaquim de Seabra Pessoa [#] | |
| Patrino | Maria Magdalena Pinheiro Nogueira [#] | |
| Amkunulo | Ofélia Queiroz [#] | |
| Profesio | ||
| Profesio | poeto • tradukisto • verkisto • filozofo • eseisto • literaturkritikisto • verkisto • dramaturgo [#] | |
| Verkoj | La Libro de Maltrankvilo [#] | |
| TTT | ||
| Retejo | http://casafernandopessoa.cm-lisboa.pt/ [#] | |
| [#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernando António Nogueira PESSOA (naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Lisbono; mortis la 30-an de novembro 1935) estis portugala verkisto.
Post kiam lia patro mortis kaj lia patrino denove edziniĝis, li foriris al Sud-Afriko. Tie li vizitis plurajn lernejojn kaj ricevis anglalingvan edukon.
Pessoa revenis al Portugalio en 1905 kaj restis en Lisbono, kie li komencis intensan literaturan agadon. Subtenanto de "Renascença Portuguesa", li eksiĝis de ĝi en 1915, kune kun Mário de Sá-Carneiro, Almada Negreiros kaj aliaj; li strebis al renovigo de la portugallingva literaturo helpe de la kreado de la revuo "Orpheu", alportanta novajn ideojn kaj estetikajn konceptojn.
Danke al sia kapablo "aliuliĝi", li kreis diversajn heteronimojn (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp.), kaj subskribis la verkojn laŭ tiuj inventitaj personecoj apartenantaj al specifa heteronimo. Li kunlaboris al diversaj revuoj, publikigis en libro siajn poemojn verkitajn en la angla lingvo kaj en 1934 venkis en literatura konkurso subtenita de "Secretariado de Propaganda Nacional", kategorio B, per la verko Mensagem (Mesaĝo), kiun li publikigis en tiu jaro.
Li estas nuntempe konsiderata unu el la plej gravaj portugalaj poetoj, kune kun Luís Vaz de Camões
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Alberto Caeiro: "El la gardisto de brutaroj" (39a ĉapitro). Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 81]
- Álvaro de Campos: "Origina peko". Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 82-83]
- Fernando Pessoa: "La tabakistejo". Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 12-17.
- Fernando Pessoa: La tabakvendejo. Trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser). 2004.
- Alberto Caeiro: La gardisto de gregoj. Trad. Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto, 2015. 78 p.
- Fernando Pessoa: Mesaĝo. Modernisma epopeo. Trad. João José Santos. Lisbono: La Karavelo 2018. 125 p.
En Ido aperis[redakti | redakti fonton]
- Alberto Caeiro: La gardero di trupi. Trad. Gonçalo Neves. Duesma, revizita edituro. Chapecó: Fonto, 2016. 85 p.