Fernando de los Ríos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fernando de los Ríos (metrostacio).
Fernando de los Ríos
Persona informo
Fernando de los Ríos
Naskiĝo 8-an de decembro 1879 (1879-12-08)
en Ronda
Morto 31-an de majo 1949 (1949-05-31) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido • Universitato de Granado vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Fernando de los Ríos
Familio
Edz(in)o Gloria Giner de los Ríos García vd
Infanoj Laura de los Ríos Giner vd
Parencoj Laura García Lorca vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuristo • universitata instruisto • verkistoprofesoro vd
Aktiva en MadridoGranado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando de los Ríos Urruti (Arundo, Provinco Malago, Hispanio, 8-a de decembro 1879 - Novjorko, Usono, 31-a de majo 1949) estis politikisto, partiestro kaj ideologo socialista hispana, konsiderita unu el plej elstaraj figuroj de la socialista hispana pensularo kaj menciindas lia propono de socialismo humanista, ekde nerevolucia vidpunkto ŝulde al la avangardo de la politika kaj etika socialdemokratio eŭropa, kaj de socialismo ene de la politika kadro de la demokratio liberala, sen akcepto de totalitaraj tendencoj.

Kiel politikisto, li iĝis deputito, ministro kaj ambasadoro en Parizo dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). En 1920 li veturis al la Sovetunio por studi ĉu la PSOE devis aliĝi al la Tria Internacio, sed li venis seniluziiĝinta. La hispanaj socialistoj ne aliĝis kaj la kontraŭuloj fondis la Hispanan Komunistan Partion. Li partoprenis en la komplotoj por finigi la reĝimon de la reĝo Alfonso la 13-a kaj estis enkarcerigita dum mallonge antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, en kies unuaj registaroj li iĝis Ministro de Justico (1931).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj menciindas la jenaj:

  • La crisis actual de la democracia (1917),
  • Mi viaje a la Rusia soviética (1921),
  • El sentido humanista del socialismo (1926),
  • Religión y Estado en la España del siglo XVI (1927).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]