Fera (II) amonia sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fero (II) amonia sulfato)
Amonia feroza sulfato
Kemia strukturo de la
Amonia feroza sulfato
3D Kemia strukturo de la
Amonia feroza sulfato
Kristaloj verdecaj de Amonia feroza sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Sulfato de amonio kaj fero (II)
  • Amonia fera (II) sulfato
Kemia formulo
(NH4)2Fe(SO4)2•6 H2O
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 23246
PubChem-kodo 24863
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blu-verdeca solido
Molmaso 284.05 g mol−1 (anhidra)
392.13 g mol−1
(heksahidratigita) g mol−1
Denseco
  • 1.86 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 100 to 110 °C
(212 to 230 ; 373 to 383 K)
Solvebleco:Akvo 269 g/L (20 °C)
Mortiga dozo (LD50) 3250 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia fera (II) sulfatoSalo de Mohr estas neorganika kombinaĵo kun kemia formulo (NH4)2Fe(SO4)2·6 H2O. Konsistanta je duoblaj malsamaj katjonoj, Fe2+ kaj NH4+, ĝi estas klasita kiel duobla salo de fera (II) sulfato kaj amonia sulfato kaj ordinare uzatas kiel reakcianto en laboratorio. Samkiel aliaj ferozaj sulfatoj, amonia feroza sulfato dissolviĝas en akvo por estigi akvokompleksaĵon [Fe(H2O)6]2+, kiu posedas oktoedran molekulan geometrion.

Ĉi-komponaĵo apartenas al grupo da duoblaj sulfatoj nomataj Skonitoj[2] aŭ Saloj de Tutton[3], omaĝe al Alfred Edwin Howard Tutton (1864-1938)[4], kiuj estigas unuklinajn kristalojn kaj havas formulon M2N(SO4)2 . 6 H2O. Ĉi-grupo povas miksi metalojn kaj kristaliĝi kun aliaj skonitaj kristaloj.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

La katjono [Fe(H2O)6]2+ posedas oktoedran molekulan geometrion.

En analiza kemio, ĉi-salo estas preferebla inter la aliaj el la ferozaj sulfatoj por titradoceloj pro tio ke ĝi malpli inklinas al aeroksidado ol fero (III). La oksidado de solvaĵoj kun fero (II) estas tre pH-dependa, okazante multe pli rapida sub alta pH. La amoniaj jonoj igas solvaĵojn kun salo de Mohr iomete acida, kaj tio malrapidigas la oksidoprocezon. Sulfata acido ordinare aldoniĝas al tiuj solvaĵoj por malpliigi oksidadon al fero (III).

Salo de Mohr nomatas omaĝe al germana kemiisto Karl Friedrich Mohr, kiu faris gravajn kontribuaĵojn rilate al metodologio pri titrado en la 19-a jarcento.

Ĝi same uzatas en la dozometro de Fricke[5] por mezuri altajn dozojn de gama-radioj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Salo de Mohr preparatas per dissolviĝo de egalmoluma miksaĵo da hidratigita feroza sulfato kaj amonia sulfato en akvo enhavanta iom da sulfata acido, kaj sekve submetante la rezulta solvaĵo al kristaliĝo. Feroza amonia sulfato estigas klarverdajn kristalojn. La "Analar Standards for Laboratory Chemicals"[6] specigas purecon por la norma salo de Mohr ≥99%. Antaŭ ol uzado en tritadoj, la salo devas rekristaliĝi, filtriĝi, laviĝi kaj sekiĝi. La plej ordinara malpuraĵo de la salo estas la Mg, Mn, Ni, Pb kaj Zn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]