Feroa krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feroa krono
valutokrono
Ŝtato: Ferooj
Subdivido: 100 oeroj (oyrur)
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: kr
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 7,4552 DKK

1 DKK = 0,1341 EUR (3-a de januaro 2007)

vdr

La feroa krono estas la valuto de la insularo Ferooj en la Atlantika Oceano plej norde de Eŭropo. Ne temas pri sendependa valuto, sed pri danaj monbiletoj, kiuj bildigas motivojn el la bestaro kaj plantaro de la insularo. Unu feroa krono egalvaloras al unu dana krono.

  • 1 króna = 100 oyrur (1 krono = 100 oeroj)
  • 100 kronoj pli-malpli korespondas al 13,50 Eŭro, 4 Eŭro estas iom malpli ol 30 kronoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

provizora 10-krona monbileto de la Ferooj el la jaro 1940. Ĝi sub ruĝa stampo havas rozkoloran subskribon de la tiama ĉefa administristo de la insularo.

Kiam la insularo Ferooj dum la Dua Mondmilito estis izolitaj de Danio kaj konkeritaj per la armeo de Britio, ekestis propra valuto sur la insularo. Unue ekde junio 1940 temis pri danaj monbiletoj, kiuj estis surstampitaj, poste ekde semptembro 1940 temis pri propraj monbiletoj, kiuj produktiĝis en Londono, sed formale eldoniĝis de al nacia banko de Danio.

Post la milito, la 12-an de aprilo 1949 ekvalidis leĝo, kiu garantiis al la feroa insularo propran valuton. Instaliĝis propra konto de la Ferooj en la nacia banko de Danio, kiu ekde tiam produktas la feroajn monbiletojn. La principr simplas: La ŝtata registaro de la Ferooj de la nacia banko de Danio ricevas ekzakte tiun kvanton da mono, kiun ĝi enpagis sur la konton ĉe la nacia banko. Tiu mono fontas el la impostoj de la finance aŭtonoma insularo kaj la eblaj gajnoj de la ŝtataj entreprenoj insularaj. Ĉiuj cirkulantaj feroaj kronoj do reprezentas la kapitalon de la insularo en Kopenhago.

La feroa krono estas oficiala pagilo ekde la jaro 1951, kia eldoniĝis propra 5-krona monbileto. Dum 1954 sekvis 10-krona monbileto. Kiel moneroj uziĝas la kutimaj danaj moneroj.

Kiel pri la dana krono, nuntempe ekzistas monbiletoj en valoro de 50 (ekde 1967), 100 (1964), 200 (2004), 500 (1980) kaj 1000 (1980) kronoj. Laŭ la fomato ili ekzakte egalas al la korespondaj danaj monbiletoj.

Ekde la jaro 2001 produktiĝas nova serio de monbiletoj en valoroj de 50, 100, 200, 500 kaj 1000 kronoj. La akvareloj sur la unuopaj malantaŭaj flankoj estas de la feroa pentristo Zacharias Heinesen.

La feroaj kaj danaj monbiletoj en ambaŭ landoj estas senkoste interŝanĝeblaj kaj ĉie akceptiĝas. Tamen ekster Danio supozeble malfacilus en banko ekhavi feroajn monbiletojn.

La 29-an de marto 2005 la dana registaro oficiale deklaris, ke en la kazo de pli posta transiro de Danio al la komuna eŭropa valuto la feroanoj povos teni sian propran valuton, se ili decidas tiel. La samo validas por Gronlando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]