Priaranza del Bierzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferradillo)
Priaranza del Bierzo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24448
Demografio
Loĝantaro 731  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 6° 40′ U (mapo)42.510555555556-6.6680555555556Koordinatoj: 42° 31′ N, 6° 40′ U (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Areo 33,69 km² (3 369 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Priaranza del Bierzo (Provinco Leono)
Priaranza del Bierzo (Provinco Leono)
DEC
Priaranza del Bierzo
Priaranza del Bierzo
Situo de Priaranza del Bierzo
Priaranza del Bierzo (Hispanio)
Priaranza del Bierzo (Hispanio)
DEC
Priaranza del Bierzo
Priaranza del Bierzo
Situo de Priaranza del Bierzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Priaranza del Bierzo [+]
vdr

Priaranza del Bierzo [prjaRANza delBJERzo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Kastelo Kornatel.
Kastelo Kornatel.
Kastelo Kornatel.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Priaranza del Bierzo, Villalibre de la Jurisdicción, Santalla del Bierzo, Paradela de Muces, Villavieja kaj Ferradillo, okupas totalan areon de 33,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 754 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 130 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado kaj kadre de la iama loĝado estis konstruita la kastelo Kornatel dum la 11-a jarcento, poste posedo de la Templanoj. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio, pro la ribelo "irmandiña" kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]