La Taha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferreirola)
La Taha
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18414 (Capilerilla, Pitres) 18416 (Atalbéitar, Ferreirola, Fondales, Mecina, Mecinilla)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 769  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 56′ N, 3° 20′ U (mapo)36.936111111111-3.3255555555556Koordinatoj: 36° 56′ N, 3° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 295 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Taha (Provinco Granado)
La Taha (Provinco Granado)
DEC
La Taha
La Taha
Situo de La Taha
La Taha (Hispanio)
La Taha (Hispanio)
DEC
La Taha
La Taha
Situo de La Taha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Taha [+]
vdr
Situo de La Taha en la provinco Granada.

La Taha estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centra parto de la komarko Alpujarra Granada. En 2018 estis 653 loĝantoj.[1] Limas kun la municipoj Pampaneira, Bubión, Capileira, Pórtugos, Busquístar, Almegíjar, Torvizcón, Órgiva kaj Carataunas. Tra la municipa teritorio fluas la riveroj Trevélez, Guadalfeo kaj Poqueira.

La municipo enhavas la domarkernojn Pitres —ĉefurbo kaj sidejo de la municipo—, Mecina, Ferreirola, Fondales, Capilerilla, Atalbéitar kaj Mecinilla. Menciindas ankaŭ la senhomejo de Aylácar.

La Taha estas ene de le teritorio de la Natura Parko kaj de la Nacia Parko de Sierra Nevada. Tiu municipo estas en la suda deklivaro de la montaro je 1200 aŭ 1300 metroj de altitudo, dependante de la kerno. Grava parto de ĝia municipa teritorio estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso, en 2007, inkludita en la Historia Loko de la Alpujarra Media y la Taha.

En tiu municipo la agrikulturo estis la bazo de la ekonomio, kaj elstaras la kultivoj de irigacio kiel terpomoj, maizo, fruktarboj kaj legomoj, kaj en la lastaj jaroj la rura senloĝigo estis la tialo de neplugitaj teroj. Ankaŭ la brutobredado, ĉefe de ŝafoj kaj kaproj, ludis gravan rolon. Same la rura turismo estis grava enspezofonto por la zono alpujara.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ine.es (1a de januaro 2018). «Población de La Taha». Alirita la 1an de februaro 2020.