Ferrovie Emilia Romagna
| Ferrovie Emilia Romagna | ||
|---|---|---|
| ||
| fervoja firmao | ||
| Dum | 1-a de januaro 2001 - nekonata/nuntempe | |
| Antaŭulo | Società Suburbana FBV | |
| Jura formo | societo de respondeco limigita en Italio | |
| Sidejo | Bolonjo | |
| Lando | Italio | |
| Agokampo | rela transporto | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Ferrovie Emilia Romagna (FER) estas itala kompanio kun limigita respondeco, kiu administras la region-posedatan fervojreton de la samnoma regiono.
Fondita en 2001, ĝis 2012 ĝi funkciigis ankaŭ fervoj- kaj aŭtobus-transporton, kaj sur la reto kiun ĝi mem administris kaj sur la ŝtataj fervojaj linioj situantaj en Emilio-Romanjo. La 1-an de februaro 2012, la transportbranĉo, apartigita de FER, kunfalis kun ATC, kreante Trasporto Passeggeri Emilia-Romagna (TPER), kiu ekde tiam administris fervojan transporton sur la FER-reto. Ekde la 1-a de januaro 2020, TPER estis anstataŭigita per la nova kompanio Trenitalia Tper, kiu nuntempe administras fervojan transporton tra la regiono Emilio-Romanjo (kaj sur la retoj FER kaj RFI).
Ĝis la naskiĝo de TPER, FER estis parto, kune kun Trenitalia, de la CTI-Consorzio Trasporti Integrati delle ferrovie dell'Emilia-Romagna, kun la celo efektivigi sinergiojn inter la diversaj fervojsocietoj kaj pliigi kvaliton kaj servon.
En Italio, FER estas la tria plej granda fervoja infrastrukadministranto laŭ reta etendo, post Rete Ferroviaria Italiana kaj Ferrovie del Sud-Est, kaj antaŭ Ferrovienord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (FER - Ferrovie Emilia-Romagna)


