Fervoja akcidento de Once (2012-02-22)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La akcidentinta trajno

La fervoja akcidento de Once en 2012 estis akcidento, kiu okazis la 22-an de februaro 2012 ĉirkaŭ la 8:33 en Bonaero, en la kapostacio Once de Septiembre (dek-unua de septembro). Trajno n-ro 3772 de ok vagonoj kun pli ol 1.200 pasaĝeroj frapis la trakfinon. Mortis 51 homoj, ĉirkaŭ 700 estis vunditaj[1].

Laŭ aŭtomata videoregistraĵo kaj GPS-a mezurado la trajno atingis la kajon kun rapideco de ĉ. 26 km/h kaj frapis la trakfinan bufraron je 20 km/h. Eble la bremsoj misfunkciis. Inter la unua kaj la dua vagono okazis eksplodo; ne estas klare, ĉu ĝin kaŭzis nur la kunpuŝiĝo de la vagonoj. Pluraj pasaĝeroj raportis, ke en la antaŭa stacio Floresta la trajno ne haltis ĝustatempe kaj devis iom retroiri[2].

La trajno nur la antaŭan tagon eliris el metiejo, kie ĝi estis zorgata dum 10 tagoj. Ĝi plenumis kvin irojn-reirojn kaj estis en sia dek-unua veturado, la unua de la tago.

La akcidento estas konsiderata la tria plej grava de Argentino. En 1970 ĉe Benavídez mortis 236, 1978 en Sa Pereira en la provinco Santa Fe 55 homoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clarín, 2012-02-22; elŝutita je 2012-03-10]
  2. La Nación Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, 2012-02-22; elŝutita je 2012-02-25