Fervoja signalaĵo en Francujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio[redakti | redakti fonton]

Fervoja signalaĵo en Francujo devenas de malsamaj signalaĵoj en la multaj fervojoj en Francujo antaŭ la unuiĝo en SNCF.

La unuiĝitaj signaloj estis normitaj en 1926 fare de inĝeniero Eugène Verlant en la Verlanta Kodigo.

La signalaĵo de Verlant estis aprobita en 1930 kaj ĝia instalaĵo komencis en 1935 sur la linioj de Francujo.

Ĝeneralaĵo[redakti | redakti fonton]

Lumaj signaloj kaj meĥanikaj signaloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du tipoj de signaloj: lumaj signaloj kaj meĥanikaj signaloj. La meĥanikaj signaloj ne ekzistas por ĉiuj eblaj signaloj. Por ĉiuj signaloj estas priskribitaj ĉi tie la luma signalo aŭ ambaŭ tipoj de signaloj, kiam la meĥanika signalo ekzistas.

Meĥanikaj signaloj[redakti | redakti fonton]

La meĥanikaj signaloj estas la pli malnova tipologio de signaloj: ili estas tabloj de taŭgaj formo kaj koloro, kiuj povas esti montritaj peprendikulare al la vojo, tiam videblaj kaj respektindaj fare de la maŝinisto aŭ povas esti montritaj paralelaj al la vojo, tiam ne videblaj kaj ne respektindaj fare de la maŝinisto.

Dum la tago la tabloj estas bone videblaj, sed ne en la nokto kaj en malbona vetero: tiam la meĥanikaj signaloj havas ankaŭ lumojn kiuj povas esti viditaj de nokto kaj en malbona vetero.

La lumoj estas la samaj de la korespondantaj lumaj signaloj.

Lumaj signaloj[redakti | redakti fonton]

La lumaj signaloj estas pli nova tipologio de signaloj kiuj usas nur lumojn: ili havas plurajn lumojn instalitajn en panelo.

Oni uzas lumojn de kvin koloroj: verda, flava, ruĝa, blanka kaj purpura. Ili povas havi pli da signifoj ol meĥanikaj signaloj, ĉar ankaŭ ekbrilanta lumojn estas konsentita.

Laŭ la reguloj, ili povas montri unu aŭ du signifoj, anstataŭ la sola kiun povas montri meĥanikaj signaloj.

Signaloj de aresto, avizo kaj similaj[redakti | redakti fonton]

Specoj de protekto[redakti | redakti fonton]

La signaloj povas protekti unu punkton aŭ unu sezonon de vojo.

Oni uzas la signalojn nomatajn "kvadrojn" (en franca lingvo: "carrés") por protekti unu punkton, kaj oni usas la signaloin nomatajn "semaforojn" (en franca lingvo: "sémaphores") por protekti unu sezonon.

Signaloj de aresto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj signaloj ekzistas por protekti unu puntkon de la vojo, ekzemple unu aŭ pliajn interŝanĝojn