Fervoja transporto en Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramo en Hiroŝima
Ŝinkansena trajno en Ŝinkansena linio Tōkaidō

Fervoja transporto en Japanio estas ĉefa pasaĝera transporta rimedo en Japanio ambaŭ inter-urbe kaj apud-urbe. En grandaj japanaj urboj la fervoja transporto (inkluzive de metroo) ludas gravan rolon en la interna urba transportado. Japanio estas la unua lando, kie estis konstruita la altrapida fervoja linio, nomata ŝinkanseno.

Ĝeneralaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tipoj de trajnoj[redakti | redakti fonton]

Unu el specialecoj de fervoja transporto en Japanio estas vario de tipoj de trajnoj laŭ ilia rapideco, atingita per preterpaso de stacioj:

  • Loka trajno (各停 [kakutei] aŭ 各駅停車 [kakueteiŝa], angle: Local train, laŭvorte: ĉiu-staci-halta trajno) — haltas ĉe ĉiuj stacioj sur sia vojo;
  • Rapida trajno (快速 [kaisoku] aŭ 快速列車 [kaisoku reŝŝa], angle: Rapid train) — preterpasas iujn staciojn;
    • Super-rapida trajno (特別快速 [tokubecu kaisoku], angle: Limited rapid train, laŭvorte: speciala rapida trajno) — preterpasas pli da stacioj ol la rapida trajno;
    • Duon-rapida trajno (準快速 [tokubecu kaisoku], angle: Semi rapid train) — haltas ĉe iuj stacioj, kiujn la rapida trajno preterpasas;
  • Ekspreso (急行 [kjūkō] aŭ 急行列車 [kjūkō reŝŝa], angle: Express) — preterpasas pli da stacioj ol la rapida trajno;
    • Super-ekspreso (特急 [tokkjū] aŭ 特別急行列車 [tokubecu kjūkō reŝŝa], angle: Limited express, laŭvorte: speciala ekspreso) — preterpasas pli da stacioj ol la ekspreso;
    • Rapida super-ekspreso (快特 [kaitoku] aŭ 快速特急 [kaisoku tokkjū], angle: Limited express, laŭvorte: rapida speciala ekspreso) — preterpasas pli da stacioj ol la super-ekspreso.
    • Duon-ekspreso (準急 [ĝunkjū] aŭ 準急行列車 [ĝunkjūkō reŝŝa], angle: Semi express) — haltas ĉe iuj stacioj, kiujn la ekspreso preterpasas;
    • Duon-super-ekspreso (準特急 [ĝuntokkjū], angle: Semi special express, laŭvorte: duon-speciala ekspreso) — haltas ĉe iuj stacioj, kiujn la super-ekspreso preterpasas.

  • Naveda trajno (通勤列車 [cūkin reŝŝa], angle: Commuter train, laŭvorte: porlaborista trajno) — iras vespere kaj matene, destinita por naveduloj — homoj, kiuj iras matene al laborejo el apud-urbejo kaj vespere — reen; estas rapidaj versioj de naveda trajno: Naveda rapida trajno (通勤快速 [cūkin kaisoku]), Naveda ekspreso (通勤急行 [cūkin kjūkō]), Naveda super-ekspreso (通勤特急 [cūkin tokkjū]) ktp.

  • Ŝinkanseno (新幹線 [ŝinkansen], angle: Shinkansen) — super-altrapida interurba trajno.

Ŝpuro[redakti | redakti fonton]

La fervojo en Japanio havas la sekvajn ŝpurojn:

  • 1067 mm (CAP-ŝpuro): tuta longeco estas 22 313 km;
  • 1435 mm (Normala ŝpuro): tuta longeco estas 3 978 km;
  • 1372 mm (Skotlanda ŝpuro): tuta longeco estas 96 km;
  • 762 mm (Etŝpuro): tuta longeco estas 48 km.
Elektrizita fervojo apud la urbo Nakacugaŭa

La ŝinkansenaj linioj estis konstruataj kun normala ŝpuro (1435 mm).

Elektrizado[redakti | redakti fonton]

13 280 km el 22 313 km de 1067 mm-a fervojo estas elektrizitaj. Ĉiuj fervojoj kun aliaj larĝoj de trako estas plene elektrizitaj.

La fervoja elektrizado en Japanio estas realigita kun kontinua kurento de tensio 1500 V kaj ankaŭ kun alterna kurento de tensio 20 kV por ordinaraj trajnoj kaj 25 kV por ŝinkanseno. La frekvenco de alterna kurento egalas al 60 Hz en okcidenta parto de Japanio kaj al 50 Hz en la orienta parto. Iuj privataj fervojlinioj estas elektrizitaj kun kontinua kurento de tensio 600 V aŭ 750 V.

Pag-sistemo[redakti | redakti fonton]

La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj en Japanio dependas de distanco de vojaĝo kaj ne dependas de kvanto de transiroj (se oni ne forlasas la reton). Se pasaĝeroj vojaĝas per pli ol unu reto ili pagas aparte por ĉiu reto, eĉ se ili vojaĝas per komuna trajno iranta tra du (aŭ pli) linioj de malsamaj retoj (kompanioj).

Oni ne devas pagi por infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo. La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas duono de la ordinara prezo.

Por pagi vojaĝon oni povas aĉeti biletojn aŭ uzi specialan antaŭ-pagan karton. Pasaĝero povas uzi karton, kiun vendas kompanio, posedanta la linion, per kiu la pasaĝero vojaĝas. Aŭ uzi karton de alia kompanio, kiu validas por tiu linio. Ekzemple la karto "Suica", vendata de Orient-Japania Fervoja Kompanio, estas uzebla por linioj de iuj aliaj kompanioj, apartenantaj al la grupo JR.

Pasaĝeroj, vojaĝantaj per iuj ekspresoj, per ŝinkansenoj aŭ en specialaj vagonoj, devas aĉeti kromajn biletojn. Al tiuj kromaj biletoj validas la sama sistemo de rabatoj por infanoj, sed oni devas pagi ankaŭ por ne-lernejanoj, kiuj jam havas 6 jarojn.

Estas ankaŭ speciala bileto "Ĝapan rejl pas" por turistoj, kiu ebligas vojaĝi senlime per linioj de la grupo JR, inkluzive de ŝinkansenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekspreso kun vaporlokomotivo "Niseko" iranta al Otaru
Unua modelo de la ŝinkansena trajno
  • 1872: Malfermo de unua fervojo en Japanio inter stacio Ŝimbaŝi (Tokio) kaj Jokohamo, ĝia longeco estis 29 km.
  • 1881: Fondiĝo de unua japana privata fervoja kompanio "Nippon Tecudo".
  • 1882: Malfermo de unua fervojo en Hokajdo — "Kanej Horonaj Tecudo".
  • 1888: Malfermo de unua fervojo en Ŝikoku — "Ijo Tecudo".
  • 1889: Malfermo de unua fervojo en Kjuŝuo — "Kjuŝu Tecudo".
  • 1889: Malfermo de Linio Tokajdo (ĉefa).
  • 1893: Apero de unua lokomotivo, produktita en Japanio.
  • 1895: Malfermo de unua japana trama sistemo en Kioto.
  • 1906: Malfermo de unua fervojo en Suda Saĥaleno.
  • 1906—1907: Ŝtatproprigo de 17 privataj fervojaj kompanioj.
  • 1914: Malfermo de Stacio Tokio.
  • 1925: Kompletigo de ringa linio Jamanote en Tokio.
  • 1927: Malfermo de metroo de Tokio — unua metroo en Azio.
  • 1942: Malfermo de tunelo Kammon, liganta insulojn Honŝuo kaj Kjuŝuo.
  • 1949: Reformigo de "Japanaj Ŝtataj Fervojoj" al "Japanaj Naciaj Fervojoj".
  • 1956: Kompletigo de elektrizado de la Linio Tokajdo (ĉefa).
  • 1958: Lanĉo de elektre motortrajna ekspreso "Kodama" inter Tokio kaj Osako.
  • 1960: Lanĉo de dizela super-ekspreso "Hacukari" inter Tokio kaj Aomori.
  • 1964: Malfermo de unua ŝinkansena linio inter Tokio kaj Osako.
  • 1980: Komenco de rekonstruo de Japanaj Naciaj Fervojoj, fermo de linioj malmulte uzataj.
  • 1987: Privatigo de Japanaj Naciaj Fervojoj, formigo de grupo JR (Japana Fervojo).
  • 1988: Malfermo de tunelo Sejkan, liganta insulojn Honŝuo kaj Hokajdo.
  • 1988: Malfermo de ponto Seto, liganta insulojn Honŝuo kaj Ŝikoku.

Fervojaj retoj kaj kompanioj[redakti | redakti fonton]

Japana Fervojo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana Fervojo (grupo de kompanioj).

Japana FervojoJR (angle: Japan Railways) estas grupo de kompanioj, kiuj havas unuecan fervojan reton, ligantan la urbojn tra la tuta Japanio. Ĝi enhavas 6 pasaĝerajn kompaniojn (inter kiuj la reto estas dividita laŭ apartaj areoj), 1 frajtan kompanion (kiu uzas la tutan reton) kaj 2 akcesorajn kompaniojn. Aparte la ŝinkansenaj linioj apartenas al la pasaĝeraj kompanioj de la grupo "JR".

Metroo[redakti | redakti fonton]

Metroo estas konstruita en multaj japanaj urboj: Jokohamo, Kioto, Kobe, Nagojo, Osako, Sapporo, Sendaj, Tokio kaj Fukuoka. En iuj urboj la metroo ne formas unuecan reton: ekzemple la metroo de Tokio konsistas el 2 malsamaj retoj: privata — "Tokjo Metro" kaj urba — "Toej". Distinge de Eŭropo la metroo en Japanio ne estas la ĉefa fervojo transporto ene de urbo. Multo de transportado kutime estas farata tie per surteraj fervojaj linioj (ekzemple en Tokio).

La plej grandaj privataj retoj (kompanioj)[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de (ceteraj) plej grandaj fervojaj retoj apartenantaj al privataj kompanioj (krom Tokjo Metro kaj Japana Fervojo):

Aliaj fervojoj[redakti | redakti fonton]

En multaj urboj estas ankaŭ tramaj linioj, unurelaj fervojoj kaj simile.