Fervoja trapasejo de Milano
Fervoja trapasejo de Milano | |
---|---|
Passante ferroviario di Milano | |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | RFI |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 13 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 3000 V CC |
Stacioj de la fervojlinio | |
6 + 4 | |

La fervoja trapasejo de Milano (itale Passante ferroviario di Milano) estas fervoja linio kiu pasas plejparte sub la urba centro de la urbo Milano, liganta la liniojn venantajn de la nordokcidento (la ŝtataj linioj Milano-Torino, Milano-Domodossola kaj la regionaj linioj administrataj fare de Ferrovienord al Asso kaj Saronno) kun tiuj venantaj de la oriento kaj sudoriento (al Ĝenovo, Bologna kaj Venezia).
La fervoja trapasejo estas la koro de la Suburba fervoja servo de Milano, estante trairata per ses ĉeurbaj linioj (S1, S2, S5, S6, S12 kaj S13, ĉiu kun duonhora frekvenco), kun maksimuma frekvenco, en la komuna sekcio Lancetti-Porta Vittoria, de unu trajno ĉiujn 5 minutojn. La trajnoj uzataj en la fervoja trapasejo estas TSR, TAF kaj ETR 425.

Subteraj stacioj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Trenord - Linioj S
- Metropolitana Milano
- Fervoja trapasejo de Milano ĉe "Structurae"