Fervojlinio Grodzisk Mazowiecki – Zawiercie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de linio en Pollando
Stacio Włoszczowa

Fervojlinio Grodzisk Mazowiecki - Zawiercie, pli bone konata kiel Centra Ĉeflinio Fervoja (en la pola Centralna Magistrala Kolejowa, linio numero 4) estas pola fervoja linio de Zawiercie al Grodzisk Mazowiecki. Longeco de tiu ĉi linio estas 221 km kaj ĝi estis konstruita en jaroj 1971 - 1977[1]. Krom unu haltejo apud urbo Włoszczowa je tiu ĉi linio ne estas aliaj haltejoj kaj tiel tiu ĉi linio ofertas rapidan konekton de Varsovio al Katowice. Tiun ĉi linion uzas interalie internaciaj EuroCity trajnoj de Ostrava en Ĉeĥio al Varsovio, en ennacia transporto ekzemple Express InterCity trajnoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2011-06-07.