Fervojlinio Rottenbach–Katzhütte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La linio ankaŭ kromnomiĝas droŝko princa

La fervojlinio inter Rottenbach kaj Katzhütte en Germanujo, kiu nomiĝas Schwarzatalbahn, estas flanka linio en Turingio. Ĝi havas longecon de 25 kilometroj portante la nomon de la rivero Schwarza ĉe Turingia Arbaro. Laŭlonge de ĝi sekvas la taluso disde Schwarzburg ĝisfine en Katzhütte.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akvoturo ĉe la stacio Sitzendorf-Unterweißbach

Por ekonomia ekspluato kaj turisma evoluigo de Schwarza-valo kun ties arbaroj kaj industrioj ligna, vitra, porcelana faris kontrakton en la 30.1.1896 la Reĝlando Prusio kun la Princujo Schwarzburg-Rudolstadt. Pro ke la ĉasadteritorioj de lia princa moŝto Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) troviĝis en la malsupra ero de Schwarza-valo farotis plikosta kromvojo disde Rinne-valo tra altaĵo oriente de Schwarza-valo apud Bad Blankenburg (kie kondukas la strato de Bad Blankenburg al Schwarzburg; la unuaj planoj celis rektan trakfaron de Rudolstadt tra Bad Blankenburg al Schwarzburg.

La unua liniero de Oberrottenbach, de kie estas korespondado al la linio inter Arnstadt kaj Saalfeld (Saale), ĝis Königsee tra Köditzberg malfermitis en la 16.12.1899. Ses monatojn pli poste, en la 27.6.1900 ekfunkciis la ero inter Köditzberg kaj Sitzendorf. En la 18-a de aŭgusto la kompleta linio pretis. Konstruon kaj tenadon prizorgis ĝis 1920 la Prusiaj ŝtataj fervojoj. Etendiĝo al Großbreitenbach por gajni konekton al la linio ĝis Ilmenau respektive tra Scheibe-Alsbach ĝis Eisfeld pro tro komplikaj topografiaj cirkonstancoj neniam realiĝis.

Pro malfacilaj teritoriaj ecoj kaj regionpolitikaj kaŭzoj multe pridisputitis la lokigo de stacioj laŭlonge de la linio. Ankaŭ pro tio multas la nekutime granda kvanto da duoblaj nomoj de la stacioj.

Senchava kompletiĝo venis en la 15.3.1923 per la malfermo de Montofervojo de Oberweißbach disde nova haltejo ĉe Obstfelderschmiede. En 1999 neglekto multjara igis ĉeson trafikan inter Obstfelderschmiede kaj Katzhütte kaj en la 28.5.2000 la saman sorton havis ankaŭ la restantaj kilometroj. En 2002 fonditis DB RegioNetz, Oberweißbacher Berg- und Schwarzatalbahn kaj okazis restaŭrado de la cirkuladejo. Reinaŭguro solena estis en la 15.12.2002.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La linio turniĝas okcidente de la stacidomo de Rottenbach sur ĉ. 280 metroj super mara nivelo disde la ĉefa linio Arnstadt-Saalfeld en suda direkto. Ĝi sekvas la kondukon de la federacia ŝoseo B 88 ĝis Unterköditz. Tie la trakaro turniĝas sud-orienten forlasonte la valo de Rinne-torento. Post Bechstedt ĉe ĉ. 400 meroj atingatas la kulminopunkto de la linio. La stacidomo de Schwarzburg situas ĉe norda deklivo de la kruta, en direkton orientan-okcidentan sterniĝanta Schwarza-valo en alteco de 305 metroj super marnivelo. La sekvaj 14 kilometroj ĝis la finstacio laŭlongas la riveron kiu ne malpli ol dek tri fojojn transveturatas.

Stacidomoj kaj haltejoj[redakti | redakti fonton]

Emblemo de Oberweißbacher Berg- und Schwarzatalbahn

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Komence estis po ses vagonaroj por tago kaj la vojaĝo daŭranta ĉ. 70 minutojn. La unuaj lokomotivoj estis la prusia T 15 kaj poste T 14. Fine de la 1960-aj jaroj venis ankoraŭ maŝinoj de la serio 83.10 de Deutsche Reichsbahn. En 1971 enkondukitis dizellokomotivservo (serio 110). Dum GDR-tempo ekzistis la eksprestrajno Bäder-Schnellzug D 900/903, nome rekta kaj regula servo inter Dresdeno kaj Katzhütte tra Gera kaj Rudolstadt. Post Rudolstadt la vagonaro ne plu estis ekspresa sed regiona. Tiumaniere ankaŭ loĝantoj de vilaĝoj havis senprobleman aliron al granddistancaj linioj. Post Turniĝo kaj ĉesanta demando la eksprestrajno malekfunkciis.

Ĉar vagontransportado en Orienta Germanujo ĉefe surrele estis la fervojlinio ekde la 1960-aj jaroj eĉ ekpligravis. Post 1990 ĉio tia kolapsis. Pro ke la pontoj transpontantaj Schwarza-rivero nur por ne tro grandaj vagonoj taŭgas oni iam ankaŭ uzis lokomotivoj de la DR-serio 119. En 1989 vojaĝo daŭris ne tute duonan horon por la po kvin trajnparoj. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la tuta trafiko sekurigitis de trajnunuoj ekskluzive. De repreno trafika en 2002 pendolveturas inter Rottenbach kaj Katzhütte (kun daŭro de 43 minutoj) du trajnunuoj de la DB-serio 641. Ĉiu horo komenciĝas servo kun kruciĝo antaŭ la stacidomo Sitzendorf-Unterweißbach. Tria trajno estas rezervo. Ĝis marto 2019 uzatas ankaŭ du trajnunuoj de la historia DR-serio 2.09 kion oni ĉesigis pro vandalismo.[1]

En 2015 cirkulis somere sabate Schwarzatalexpreß disde Jena-Saalbahnhof al Katzhütte. Antaŭe la regionaj vagonaroj el Lepsiko kaj Gera cirkulis rekte ĝis Katzhütte. Por tio utiligitis vagonaroj de la serio BR 650 de Erfurter Bahn. En 2020 faritis okaze de diversaj eventoj specialaj kromaj vojaĝoj. Vartrafiko sur la funikularo inter Obstfelderschmiede kaj Lichtenhain ekzistis ĝis 1966.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Zum letzenmal ein Ferkel zwischen Rottenbach und Katzhütte im Plandienst." LOK Report, 30.3.2019
  2. Klein – aber fein (=eisenbahn-magazin, 2/2018; p. 52; ISSN 0342-1902