Fervojo en Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervojo en Tanzanio (Daresalamo)

Fervojo en Tanzanio konsistas el ok linioj, el kiuj sep estas administrataj de la Tanzania Fervoja Kompanio; la oka estas la linio al Zambio, administrata de TAZARA (Tanzania Zambia Railway Authority).

Tanzania Fervoja Kompanio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tanzania Fervoja Kompanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Tanzania Fervoja Kompanio estis instalita en 1977 kaj administras la pliparton de la nacia fervoja reto. En la 1990-aj jaroj okazis restrukturado, kiu forprenis de la kompanio parton de la ne-kernaj servoj, kiujn transprenis aliaj provizantoj; tio koncernas interalie busajn kaj hotelajn servojn. La marŝipan servon en 1999 transprenis societo nomata Marine Services Company Limited.

Fine de 2006 la retejo de la Tanzania Fervoja Kompanio donas horaron nur por la linioj (A), (D), (E) kaj (F); ĝia mapo indikas ankaŭ la aliajn liniojn.

La tanzania fervoja reto (A – G) havas ŝpuron de 1 000 mm, do estas etŝpura fervojo uzanta metran ŝpuron.

Linioj[redakti | redakti fonton]

  • (A) ("Central line") DaresalamoMorogoroDodomaoTaboraKigoma, orient-okcidenta; ĝi ligas la marbordon kaj lagon Tanganjiko, transe de kiu troviĝas Kongo Kinŝasa. 1 254 km longa. Ĝi estis konstruita dum la germana administrado. La konstruado komenciĝis en 1905 ĉe Daresalamo kaj atingis Kigoma-n en 1914.
  • (B) ("Tanga line") TangaMoshiArusha, orient-okcidenta; ĝi ligas la nordajn partojn de la lando al la mara haveno Tanga.
  • (C) ("Link line") Daresalamo – Ruvu – Muruazi – Mukomazi, sud-norda; ĝi ligas la liniojn (A) kaj (B) proksime de la marbordo. Longo 188 km. Konstruita en 1963.
  • (D) ("Mwanza line") TaboraShinyangaMwanza, sud-norda (parto de la "centra linio"); branĉa linio de (A). Longo 378 km, konstruita inter 1923 kaj 1928.
  • (E) ("Mpanda line") KaliuaMpanda, nord-suda; branĉa linio de (A). Longo 210 km, finkonstruita en 1949.
  • (F) ("Singida line") Manyoni – Singida, sud-norda; branĉa linio de (A). Longo 115 km. La linio estis konstruita dum brita regado inter 1932 kaj 1934, sed detruita en 1950. Inter 1985 kaj 1997 ĝi estis rekonstruita.
  • (G) ("Kidatu line") Kilosa – Kidatu, nord-suda; ligas linion (A) al TAZARA. Longo iom malpli ol 108 km, konstruita inter 1958 kaj 1965, longe antaŭ TAZARA.

TAZARA[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo TAZARA.

TAZARA estas la Tanzania-Zambia fervojo de Daresalamo tra Mbeya al Tunduma ĉe la landlimo inter Tanzanio kaj Zambio. Longo 1860 km, po duono en ĉiu el la du landoj. Ĝi ligas la regionon al suda Afriko. Ĝia administra kompanio estas sendependa de la Tanzania Fervoja Kompanio. Kvankam ĝiaj unuaj 50 km estas proksimume paralelaj al linio (A), ĝi havas komplete propran trakaron. Ĝi estas la sola fervojo en Tanzanio, kiu transiras landlimon al najbara lando.

TAZARA ekestis inter 1970 kaj 1975 por krei trafikan ligon inter suda kaj orienta Afriko. Ĝi estis subtenata per kredito de Ĉinio, kiu celis redukti la dependecon de Zambio de la vojoj tra Sudafriko. La fervojo kreita de la societo komenciĝas en Daresalamo kaj iras al Kapiri Mposhi en Zambio, 1 400 metrojn alta. Ĝi havas ŝpuron de 1 067 mm, do same estas etŝpura, kongrua kun la sud-afrika fervoja reto, sed ne kun la tanzania reto. Ĝia trafiko estas grava ne nur por Tanzanio kaj Zambio, sed ankaŭ por Malavio, Kongo Kinŝasa, Zimbabvo kaj Sudafriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]