Fervora subtenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanoj al recitalo en Bonaero, Argentino
Geŝatantoj de Tobey Maguire.

Fervora subtenanto (fanoŝatanto) estas kunenergia ŝatanto aŭ admiranto de person(ar)o, famulo, ideologio aŭ kulturaĵo.

La vorto “fano” devenas de la usonangla fan [fan] "fan(atikul)o", kaj ĝia nociaro estas forte ligita al la Uson-devena popkulturo aperinta dum la 20-a jarcento (poramasaj muzikospektakloj, sportaranĝoj, filmoj, libroeldonoj ktp.). En Esperanto la vorto “fano” troviĝas en NPIV sed ne estas tre vaste uzata kaj povas esti anstataŭigita per samsencaj vortoj, kiel “ŝatant(in)o”, “(fervora) subtenant(in)o/admirant(in)o”, “adept(in)o”, “fervorul(in)o”, “fanatikul(in)o”, “entuziasmul(in)o” aŭ “zeloto”.

Fervoraj subtenantoj kun komuna admir-objekto ofte kunvenas kaj formas proprajn fan-klubojn kaj eĉ societojn, kaj ekzistas ĉia grado de fervoreco, ekde nura hobiumado ĝis pseŭdosektaneco; kelkaj kreas adeptogazetojn. Adeptoj de sciencfikcio longtempe kreas adepto-gazetojn kaj organizas adepto-kongreson kiel la tutjaran Mondan Sciencfikcian Kongreson ("Worldcon").

Aparta, ekstrema speco de fervora subtenanto estas huligano kaj zeloto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]