Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo – pola festo celebrata la 3-an de majo, fiksita en 1919 kaj denove en 1990, en la datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

La tago ne estas labortago.

Signifo de la dato[redakti | redakti fonton]

La 3-an de majo 1791 oni proklamis la unuan konstitucion en la moderna Eŭropo, la duan en la mondo post la Usona Konstitucio. Ĝi anticipis la trian en la mondo - la francan konstitucion. La konstitucio estis voĉdonita de Kvarjara Sejmo, kiun oni kunvenigis oktobre 1788.

Fiksigo de la festo[redakti | redakti fonton]

La decido pri la Konstitucio de la 3-a de Majo estis agnoskita kiel festo jam la 5-an de majo 1791.

Komence de la 2007 la 3-a de majo estas ankaŭ nacia festo de Litovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]