Rozarifesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Festo de la Rozario)
Rozarifesto.

La Festo de la RozarioRozarifesto (en germana: Rosenkranzfest) estas olea pentraĵo de 1506 de Albrecht Dürer, nune en la Nacia Galerio, Prago, Ĉeĥio. Laŭ la ĉeĥoslovakia artohistoriisto Jaroslav Pešina, ĝi estas "probabe la plej bonkvalitega pentraĵo kiun germana majstro iam kreis."[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La verko datas el la restado de Durero en Venecio, kaj estis mendita de Jakob Fugger, peranto inter la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj la papo Julio la 2-a, dum la restado de la pentristo kiel gasto de la bankisto en Augsburg.[2]

La kontrakto estis renovigita en la itala urbo fare de la frataro de la komercistoj el Nurenbergo (hejmurbo de Durero) kaj el aliaj germanaj urboj, tiu subtenita de la familio Fugger.[3] Laŭ la kontrakto, la pentraĵo mendita por la preĝejo de la germanoj en Venecio, nome San Bartolomeo, en Rialto, estu finita antaŭ majo 1506.[2] La objekto estis la Festo de la Rozario, temo konektita al la partikulara adorado kiun la germanaj civitanoj en Venecio havis por la Virgulino de la Rozario.

Detalo de la pejzaĝo. Ĉe la arbotrunko memportreto de la pentristo.

La plenumo tamen prokrastiĝis ĝis septembro tiujare, kiam la dogo kaj la patriarko de Venecio kaj aliaj veneciaj nobeloj vizitis la atelieron de Durero por vidi la finitan verkon. En posta letero verkita al la Nurenberga Senato en 1523, Durero verkis kiel, en tiu okazo, la dogo proponis al li la posteno de pentristo de la Respubliko, sed li malakceptis.[4] Inter la vizitantoj estis eble, inter aliaj artistoj, Giovanni Bellini.[4]

La verko estis akirita de la imperiestro Rudolfo la 2-a en 1606, kiu estis translokiĝinta al Prago.[3] Ĝi estis atribuita al la Strahova Monaĥejo, kaj, dum la jarcentoj, ĝi suferis kelkajn restaŭradojn, kiu okazigis damaĝojn sur la pentrita surfaco. Poste ĝi estis translokigita al la Rudolfinum kaj poste al la Nacia Galerio de la ĉeĥa ĉefurbo.[4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo montras la Virgulinon Surtronigitan tenantan la Infanon en la centro, kun du flugantaj anĝeloj kiuj estas tenantaj, super ŝi, prilaboritan reĝan kronon faritan el oro, perloj kaj gemoj; tiu estis flandra artoskemo jam disvastigita en la tiama germana areo. La trona dors-apogilo estas kovrita per verda tolaĵo kaj per baldakeno kiu estas tenita de du flugantaj keruboj. Sub la Virgulino estas anĝelo ludanta liuton, evidentan omaĝon al la altareroj de Giovanni Bellini. Maria estas priskribita dum ŝi distribuas rozajn girlandojn al du grupoj de surgenuaj adorantoj, portretitaj sur du simetriaj strioj ambaŭflanke.[5]

La du strioj estas estritaj, maldekstre, de la papo Julio la 2-a (kiu estis aprobinta la germanan frataron per buleo en 1474), kronita de la Infano kaj sekvita de procesio de religiaj figuroj; kaj dekstre, de la germana imperiestro Frederiko la 3-a (portretita kun la vizaĝo de lia filo kaj patrono de Durero, nome Maksimiliano la 1-a), kronita de Maria kaj sekvita de procesio de nereligiuloj. Durero plej verŝajne bazis sian portreton de imperiestro sur desegno de Ambrogio de Predis, kiu estis laborinta por Maksimiliano en Innsbruck.[4] La papo kaj la imperiestro, konsideritaj tiam la supremaj aŭtoritatoj de la katolika mondo, estis elmetintaj respektive la Papan tiaron kaj la Imperian kronon de la Sankta Romia Imperio, kaj nun estas surgenue por ricevi la benon de la Madono.[5]

Aliaj anĝeloj estas distribuantaj florkronojn, same kiel Sankta Domingo de Guzman (protektanto de la adorado de Maria kaj de la Rozario), kiu staras maldekstre de la Virgulino. Ĉe la maldekstra flanko estas la patriarko de Venecio, Antonio Soriano, kun la manoj kunigitaj, kaj apude Burkard von Speyer, tiam kapelano de la preĝejo de San Bartolomeo, kiu estis portretita de Durero ankaŭ en alia pentraĵo.

Dekstre, ĉe fekunda Alpa pejzaĝo, estas la artista mem-portreto kiu tenas kartuŝon en mano: tie estas la subskribo kun mallonga skribaĵo,[6] kiu informas pri la tempo kiu estis necesa por kompletigi la verkon (kvin monatojn).[4] La roluloj apud la pentristo estas plej verŝajne Leonhard Vilt, fondinto de la Frataro de la Rozario en Venecio, kaj (nigre) Hieronimo de Augsburg, nome arkitekto de la nova Fondaco dei Tedeschi. Anekse estas la portreto de la donacinto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pešina 1962, p. 22.
  2. 2,0 2,1 Porcu 2004, p. 53.
  3. 3,0 3,1 Porcu 2004, p. 124.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Porcu 2004, p. 56.
  5. 5,0 5,1 Porcu 2004, p. 55.
  6. La skribaĵo diras "Exegit quinquemestri spatio Albertus Dürer Germanus." (Pešina 1962, p. 24)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pešina, Jaroslav (1962). German Painting of the 15th and 16th Centuries. Tradukita de Finlayson-Samsourová. Czechoslovakia: Arita.
  • Porcu, Costantino, ed. (2004). Dürer. Milan: Rizzoli.