Fiĝioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 18°08′30″S 178°26′31″E  /  18.14167°S, 178.44194°O / -18.14167; 178.44194 (Fiĝioj)
Fiĝioj
fiĝie: Matanitu ko Viti, angle: Fiji
respubliko
The Point (Fiji).jpg
Fiĝioj
Fiji on the globe (small islands magnified) (Polynesia centered).svg
Flag of Fiji.svg
Coat of arms of Fiji.png
Oficiala nomo: Republic of Fiji
Himno: God Bless Fiji
Oceano Pacifiko
Membreco AKP-ŝtatoj
Parto de Oceanio Melanezio
Najbaras kun Vanuatuo okcidente 800 km, Samoo nordoriente 700 km, Tongo oriente 500 km
Insuloj
Grandaj urboj
Situo Suvo
 - koordinatoj 18°08′30″S 178°26′31″E  /  18.14167°S, 178.44194°O / -18.14167; 178.44194 (Fiĝioj)
Ĉefurbo Suvo
Plej alta punkto Tomanivi
 - alteco 1 323 m s. m.
Areo 18 270,0 km² (1 827 000 ha)
Loĝantaro 827 900 (2007)
Denseco 45,31 loĝ./km²
Geologia konsisto atoloj
Estiĝo 10-a de oktobro 1970 sendependiĝo de UK
Prezidento Ratu Josefa Iloilovatu Uluivuda
Horzono UTC (UTC+12)
Telefona antaŭkodo +679
ISO 3166-1 242 / FJI / FJ
Interreta domajno .fj
Loĝantoj Maorioj
Monunuo Fiĝia dolaro
Lingvoj angla
fiĝia lingvo
Aŭtokodoj FJI
Situo de Suvo enkadre de Oceanio
ButtonRed.svg
Situo de Suvo enkadre de Oceanio
Mapo de Fiĝioj
Mapo de Fiĝioj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Fiji
Retpaĝo: www.fiji.gov.fj
Insula strando sur Fiĝioj
Dometoj en vilaĝo Navala en Montetaro Nausori.

Fiĝioj (Fidji/Fiji) estas insularo kaj suverena ŝtato de Oceanio.

Ĉi tiun insularan paradizon en 1990-aj jaroj skuis etnaj konfliktoj inter indiĝenaj fiĝianoj kaj enmigrintoj el Barato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda insulo de la insularo estas Viti Levu, kie troviĝas la ĉefurbo Suvo kaj la plej alta mondo de la lando, nome Tomanivi.

Aliaj insuloj estas Vanua Levu, Taveuni, Kadavu, Gau kaj Ovalau, krom la Lau Insularo.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Administraj unuoj de la Fiĝioj.

La Fiĝioj estas administre dividitaj en kvar dividaĵojn - dividaĵoj centra, Norda, Okcidenta kaj Orienta. La kvar dividaĵoj estas plue subdividitaj en sume dek kvar provincojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Rotuma estas dependaĵo de la Fiĝioj, konsistanta el la insulo Rotuma kaj apudaj insuletoj. La insularo estas hejmo al malgranda sed unika indiĝena etna grupo kiu konsistigas rekoneblan minoritaton ene de la loĝantaro de la Fiĝioj, nomata "Rotumanoj". Laŭ la censo de 2007 sur la insulo vivis 2 002 rotumanoj, kvankam multaj pli da ili, proksimume 10 000, vivas sur la cefaj fiĝiaj insuloj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie Fiĝioj troviĝas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ĉi kaj Naturprotekto Internacie konsideras la insulojn kiel parton de la biodiverseco-riĉaĵejo "Polinezio kaj Mikronezio".

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

La Fiĝioj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]