Fiŝera sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝera sturno
Fiŝera sturno
Fiŝera sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. fischeri'
Lamprotornis fischeri
(Reichenow, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fiŝera sturno, Lamprotornis[1] fischeri, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas kiel nekomuna loĝanta reproduktulo el Orienta Afriko nome el sudorienta Etiopio kaj suda Somalio al orienta Kenjo kaj nordorienta Tanzanio. Ĝi troviĝas en seka malferma dornarbustaro de akacioj.

La nomo en Esperanto kaj en la scienca nomo rememoras la germanan esploriston Gustav Fischer.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de tiu 18 cm longa, 51 g peza sturno havas ĉefe cindrogrizan plumaron supre, iom pli malhela ĉe flugiloj kie estas ankaŭ iomete da bruna nuanco, kaj en brusto escepte blankaj kapo kaj subaj partoj nome gorĝareo, suba brusto, ventro kaj subvosto. En la blanka kapo estas nigra bridostrio el bekobazo rekte al okulo kiu plifortigas la minacecon de la mienon de la blankeca okulo. Ĝi havas blankan irison kaj nigrecajn bekon kaj krurojn kiuj havas blanke kovritajn femurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunan plumaron, brunan irison kaj sablokoloran flavecan suban makzelon. Ne estas subspecioj.

Tiu specio havas nombrajn alvokojn, sed la plej familiara estas zumeca kri-ŭii-kriiŭu. Estas ankaŭ laŭta fajfo kaj metaleca kanto.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Fiŝera sturno kutime nestumas en dornarboj, tipe 2.5 m supergrunde. La tegmenta nesto estas farita el herboj kaj kovrita per plumoj. Ĝi havas koridoron kaj malfermaĵon flanke. La ino demetas ĝis 6 ruĝecpunktecajn bluajn ovojn, kies sezono okazas el aprilo al majo kaj el septembro al novembro.

Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, helpate de helpantoj, kiuj estas ankoraŭ antaŭmaturuloj aŭ ne parigitaj birdoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sturnoj, la Fiŝera sturno estas ĉiomanĝanta, kaj foje manĝas fruktojn kaj berojn, sed ties dieto estas precipe insektoj, kaptitaj surgrunde. Ili kutime manĝas solaj aŭ en paroj, sed povas formi miksitajn birdarojn kun la Bridosturno. Ili ankaŭ rajdas grandajn mamumojn kiaj zebroj, bubalojgazeloj por kapti de tiuj forpelitajn insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-13. Alirita 2010-05-18.