Saltu al enhavo

Fiŝera turako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝera turako
Ĉe Zoo de Londono, Anglio
Ĉe Zoo de Londono, Anglio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Tauraco
Jan Krzysztof Kluk, 1779
Specio: Fiŝera turako, T. fischeri
(Reichenow, 1878)
Tauraco fischeri
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fiŝera turakoTurako de Fischer (Tauraco fischeri) estas mezgranda blupurpura specio de turakoj, grupo de afrikaj membroj de la familio de Musofagedoj. Ĝi troviĝas en marborda Orienta Afriko, nome en Kenjo, Somalio, kaj Tanzanio. Ĝiaj naturaj vivejoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaraj arbaroj, kaj plugtero. Ĝi estas minacata de habitatperdo kaj kaptado por la komerco de naturaj bestoj.

La ordinara nomo kaj scienca nomo de ĉi tiu birdo memorigas la 19-a-jarcentan germanan esploriston de Orienta Afriko Gustav Fischer.[1] Ĉi tiu birdo estas konata ankaŭ kiel orientafrika ruĝkresta turako.[2]

  • Longo: 40 cm[3]
  • Pezo: maskloj 230-269 g; inoj 227-283 g[4]

Ĉi tiuj verdkorpaj turakoj havas nigra-blankpintan ruĝecan kreston, nigran ventron kaj ruĝajn unuarangajn flugilplumojn. Ili havas ankaŭ verdbluajn flugilojn kaj malhelbluverdan voston.[5] La piedoj estas nigrecaj.

La ruĝa haŭto ĉirkaŭ iliaj okuloj havas bordojn antaŭe per blanka linio, kiu etendiĝas ĝis ĝia brilruĝa mallonga beko, kaj sube per malgranda nigra makulo ankaŭ kun bordo de blanka linio, kiu etendiĝas sube ĝis ĝiaj orelkovriloj.[6] Iliaj blankaj okulstrioj kaj ruĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo helpas distingi ilin de la pli ofta ruĝkresta turako.[2]

La kanto de la Fischer-turako estas priskribita kiel serio de laŭtaj grumbloj, kie la altiĝantaj notoj komenciĝas malrapide kaj progresas kiel serio de ĝis 12 identaj notoj.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Fischer-turako loĝas en marbordaj kaj ĉeriveraj arbaroj kaj maldensaj arbaroj en marborda Orienta Afriko, specife en Kenjo, nordorienta Tanzanio kaj suda Somalio. Ĉi tiu specio vivas en arbustaroj, sed preferas la kanopeon kaj subkanopeon de maturaj fruktarboj.[7] Ili estas oftaj en sia limigita teritorio, sed estas pli ofte aŭdataj ol vidataj ĉar ili vojaĝas solaj aŭ en paroj, kio malfaciligas vidi ilin.[2]

Tiu ĉi birdo manĝas ĉefe fruktojn (precipe figojn kaj berojn), sed ankaŭ manĝas florburĝonojn, junajn foliojn kaj insektojn.[4]

Konservostato

[redakti | redakti fonton]

La populacio de Fischer-turakoj malpliiĝas, kaj la nuna nombro de maturaj individuoj estis taksita je 1 500 - 7 000.[7] Ĉi tiu specio estas nuntempe protektata de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Internacia Komerco de Endanĝerigitaj Specioj de Naturaj Faŭno kaj Flaŭro (CITIES) Apendico II. En Somalio, Sciigo al la Partioj N-ro 2004/055 estis realigita en 2019, kiu suspendis ĉian komercon de la specio.[8] En 2025, sendaĵo de 38 kontrabanditaj birdoj estis kaptita en Zambio.[9]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Post kuniĝo, la Fischer-turako faras malstriktan, platforman bastonan neston en la arbokanopeo. Kaj maskloj kaj inoj helpas konstrui la neston kaj kovi la ovojn. Tipa ovodemetado konsistas el 2 blankaj ovoj, kiuj havas kovadan periodon de 22-23 tagoj. La turakidoj elnestiĝas inter 4-5 semajnoj, sed ne kapablas flugi ĝis ĉirkaŭ 6 semajnoj aĝaj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beolens, Bo. (2003) Whose Birds? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 127–128.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2014) “The Fischer's Turaco: The 2014 AFA Convention's Theme Species”, AFA Watchbird (en) 41 (3), p. 35–39. 
  3. Stevenson, Terry. (2004-12-01) Birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi (angle). A&C Black. ISBN 978-0-7136-7347-0.
  4. 4,0 4,1 . Fischer's Turaco - Tauraco fischeri | Visit us at Marwell Zoo (en-GB). Alirita 2022-07-09 .
  5. 5,0 5,1 Redman, Nigel. (2009-05-11) Birds of the Horn of Africa: Ethiopia, Eritrea, Djibouti, Somalia and Socotra (angle). A&C Black. ISBN 978-0-7136-6541-3.
  6. Zimmerman, Dale A.. (2020-02-20) Birds of Kenya and Northern Tanzania (angle). Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4729-8103-5.
  7. 7,0 7,1 . Fischer's Turaco (angle). Alirita 2022-07-09 .
  8. . Notification to the Parties No. 2019/035 (2019-07-04). Alirita 2022-07-09 .
  9. Tanzanian and Zambian fined K170,000 for illegal possession of 38 Fisher's Turaco birds. Zambia Today. Alirita 21a de Februaro 2025 .
  • Birds of Africa South of the Sahara de Ian Sinclair kaj Peter Ryan (ISBN 0691118159)
  • Del Hoyo, Elliott and Sargatal (eld.), Handbook of the Birds of the World, Vol 4, (ISBN 84-87334-22-9)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]