Fiŝa kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fiŝkato)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝa kato
Fiŝa kato
Fiŝa kato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: PrionailurusFeliso
Specio: P. viverrinus aŭ f. viverrinna
Prionailurus viverrinusFelis viverrina
(Bennett, 1833)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fiŝa katoFiŝkato (Prionailurus viverrinusFelis viverrina) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio kaj ankaŭ en Nepalo, la okcidenta parto de Barato, Birmo, Tajlando, kaj Indonezio. Ĝi longas 73-78 centimetrojn, pezas 7-11 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 25-29 centimetrojn longa. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj orelojn, longan kapon kaj p,atforman bruston. Ĝi havas mallongan kaj maldikan hararon grizan aŭ brunan kun brunnigraj makuloj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj kun strioj ĉe la dorso. Ĝiaj vangoj kaj buŝo estas grizblankaj, kaj strioj troviĝas de la okuloj ĝis sub la oreloj. Griza estas ĝia vosto, ĉe kies bazo vidiĝas malhelaj makuloj kaj ĉe kies pinto nigraj harringoj. Duonnaĝhaŭto kunligas la fingrojn de ĝiaj antaŭaj piedoj, kies ungoj elmontras siajn pintojn eksteren Jum la kuntiriĝado. Sed la ungoj de ĝiaj postaj piedoj nur duone kuntiriĝas.

La fiŝa kato ordinare vivas en arbustaroj ĉe akvo kaj manĝas prefere fiŝojn, krabojn, ronĝulojn, birdojn, krustulojn kaj moluskojn. Dum fiŝkaptado ĝi kaŭras sur ŝtono ĉe riverbordo. Kiam alnaĝas fiŝo, ĝi subite kaptas ĝin per siaj ungoj kaj jetas ĝin sur la bordon. Ĝi ne povas libere enakviĝi por fiŝkapti kiel la platkapa kato, sed la bredata fiŝa kato povas rapide ellerni naĝi. La fiŝa kato estas kruelega kaj atakema. Laŭ eksterlanda informo, iu fiŝa kato mortigis leopardon, duoble pli grandan ol ĝi. En Hindio iu fiŝa kato eĉ gratvundis infanon. La fiŝa katino gravedas 90-95 tagojn kaj ĉiufoje naskas du aŭ tri idojn. La ĵus naskita katido pezas 170 gramojn, kun bone elkreskintaj ungoj kaj belkolora hararo. Breditaj katidoj elnestiĝas post 3-4 semajnoj, komencas manĝi karnon post 53-54 tagoj kaj maturiĝas post ok kaj duona monatoj.