Saltu al enhavo

Fiŝkuko

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝkuko
An image of a fishcake.
Fiŝkuko

Fiŝkuko (foje skribita kiel 'Fishcake' angle) estas kuirarta plado, kiu konsistas el fiŝo aŭ alia speco de marfrukto, ofte hakita kaj miksita kun amelita ingredienco, kiun la kuiristo fritas ĝis ora.

Fiŝkukoj, kiuj apartenas al la Azia kuirarto kutime konsistas el fiŝo kune kun salo, akvo, amelo kaj ovo. Ili povas inkluzivi kombinaĵon de farĉo el fiŝo, kaj surimi. En Eŭropo, ĝi estas simila al krokedo, konsistante el fiŝo aŭ alia marfrukto kun ronda kuketo el terpomo, foje tegita per panerojpasto. La Oxford vortaro de manĝaĵo kaj nutrado difinas la Fiŝkukojn kiel hakitan fiŝon, kiu estas miksita kun terpomo, ovo kaj faruno kun spicaĵoj el cepoj, piproj kaj foje herboj.

Fiŝkuko temis pri rimedo por plene uzi la postlasaĵojn de manĝaĵoj, kiu alie povus esti forĵetita. Laŭ la 19-a jarcenta eldono de Mrs Beeton (skribita kiel 'Book of Household Management' angle), ŝia recepto de fiŝkukoj postulas la aldonon de postlasaĵa fiŝo kaj malvarmaj terpomoj. Maldelongaj receptoj aldonis al la plado iajn ingrediencojn kiel fumitan salmon kaj legomojn.