Fibula praenestina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fibula Praenestina (Broĉo de Praeneste) estas ora broĉo sur kiu estas gravurita skribaĵo Manios med fhefhaked Numasioi (Manio min faris por Numerio). La skribaĵo aperas dekstre-maldekstre. Dum multaj jaroj, oni kredas ke ĝi estas la plej malnova teksto konservita de latina lingvo, datita de ĉirkaŭ -600. La fibula estis trovita apud Palestrina (tiame Praenestre) kaj estas en la Museo Preistorico Etnografico Luigi Pigorini en Romo.

La fibula Praenestina.

Oni notu ke pri la aŭtenteco de la surskribaĵo de la fibula ĉiam estis suspektoj, kaŭzataj ĉefe pri la cirkunstancoj de ĝia trovo. Margherita Guarducci, diras ke la fibula estas falsa, produkto de la kunlaboro de klerulo Wolfgang Helbig kaj la antikvaĵisto Francesco Martinetti en la 19-a jarcento.

Nun (2011) fakula teamo kreita ĉe la Universitato de Romo "La Sapienza", ene de Instituto por nanostrukturoj de la Nacia Koncilio por Esploro, unuanime konfirmas la historian aŭtentikecon kaj, do, la kulturan valoron de la Fibula Praenestina.

Analizo pri la teksto kaj argumentoj poraj al la aŭtentikeco[redakti | redakti fonton]

La surskribo de la Fibula praenestina, legenda de dekstro al maldekstro

La fibula longas 10,7 cm, sin prezentas profile kiel ronda bosnajlo. Ĝia arkaika latino estas kuranta de dekstra flanko al la maldekstra, jen la teksto:

kies transskribo estas: MANIOS MED FHE FHAKED NUMASIOI. En klasika latino estus: MANIUS ME FECIT NUMERIO, aŭ « Manio min faris por Numerio».

La lingvaj argumentoj favoraj al la antikveco de la enskribo jenas:

• Redakto de la dekstro al la maldekstro

• arkaika skribo de la latina f per fh

• arkaika morfologio, kun la nominativo en –os, dativo en oi, la persona unuapersona pronomo akuzativigita per med, la perfekto de la verbo facere liverita duoblita. • La arkaika formo de la literoj, similaj al tiuj de la grekaj skribaĵo de Kuma

• la teksto estas certe antaŭa al la "rotacismo", tio estas la transformiĝo al –R de la –S kiel en (numaSioi).

La teksto antaŭas ankaŭ la “febliĝojn” kiuj trafos la vokalojn de la silaboj sinsekvaj al la unua (per kiu A fariĝos E en silabo fermita