FictionBook

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FictionBook, aŭ esperantigite Fikŝenbuko[1], estas libera normo de bitlibroj, bazita sur XML, kreita de Demetrio Gribov (Дмитрий Грибов), Miĥaelo Macnev (Михаил Мацнев) kaj la reta komunumo, populara en Ekssovetio. Konforme al sia nomo anglalingva tiu normo estas destinita por bitlibroj beletraj; tial ĝi malhavas rimedojn necesajn por sciencteĥnika literaturo (formulojn ktp; kvankam ja disponeblas la superaj kaj subaj indicoj).

Ekzistas grandaj ciferecaj bibliotekoj da bitlibroj en tiu formo (precipe, sed ne nur, ruslingvaj). Ekz-e Flibusta; aŭ la reta biblioteko Либрусек Arkivigite je 2013-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, entenanta 340 mil librojn de 158 mil aŭtoroj, sume 911 gigabajtojn, inter ili 123 librojn esperantajn en fb2 Arkivigite je 2014-11-03 per la retarkivo Wayback Machine (laŭ la stato je 2014-11-03).

Fikŝenbuko estiĝis en la medio de libera programaro, kaj disponigas nenion similan al DRM.

Bitlibro fikŝenfbuka konsistas el unu sola XML-dosiero kun la finaĵo .fb2; plej ofte ĝi estas zipita, kaj tiam ĝia finaĵo estas .fb2.zip.fbz (la bitlibroprezentiloj fikŝenbukaj normale kapablas rekte trakti zipitajn dosierojn). La grafikaĵoj (la bildoj) estas koditaj en 64-uma kodoprezento (Base64) kaj enkadrigitaj per la etikedo <binary>.

Komparo kun ePub[redakti | redakti fonton]

La plej simila alia dosierformo bitlibra estas ePub. La plej evidenta diferenco estas, ke, ePub realigas DRM. Bitlibro en ePub konsistas el pluraj dosieroj kunpakitaj; tamen la ePub-pakaĵo kutime estas pli granda ol zipita fikŝenbuko.

La koncepta diferenco konsistas en tio, ke ePub relative pli multe atentas la eksteran prezenton, dum Fikŝenbuko pli atentas la semantikon de tekstopecoj: ekz-e Fikŝenbuko havas apartajn rimedojn por moto, versoj, piednotoj ktp.

La aspekton de libro en ePub dizajnas la eldonisto; Fikŝenbuko lasas pli da libero al la leganto. La apuda bildo demonstras kiel la libroprezentilo CoolReader aranĝas bildon kaj piednoton. Se la leganton ĝenas la piednotoj paĝosubaj, li povas malmarki la koncernan opcion («Vidigi la piednotojn paĝosube»), kaj la piednotoj aperos librofine (kiel en sPub-libroj).

Por ePub versaĵo estas simple sinsekvo da linioj; Fikŝenbuko elskatole disponigas enkonstruitan serion da nocioj <poemo> - <stanza> - <v>erso, kaj libroprezentilo povas aranĝi linifaldojn laŭ la plej bonaj tipografiaj tradicioj.

Resume, ePub estas esence pakita HTML-paĝo; ĝi estas «elektronika publikaĵo», kiu disponigas diversajn speciale ekranajn trajtojn, sed malhavas speciale librajn trajtojn. Dum Fikŝenbuko estas abstrakta prezento de libro, atentanta apartaĵojn de libra aranĝo de la teksto (kaj kombinanta ilin kun la rimedoj hipertekstaj).

Bitlibroprezentiloj komprenantaj Fikŝenbukon[redakti | redakti fonton]

Programo Platformo Noto
AlReader Androjdo, Vindozo sufiĉe kompleta realigo de la normo (kun tabeloj, paĝosubaj piednotoj ktp)
Calibre Vindozo, OS X, Linukso Libera programaro por bitlibroj. Nesufiĉa interpreto de Filŝenbuko.
CoolReader Androjdo, Linukso, Vindozo GPL; la plej kompleta realigo de la normo (kun tabeloj, paĝosubaj piednotoj ktp)
FB2 Reader Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Firefox kaj SeaMonkey sufiĉe kompleta realigo de la normo
Offline FB2 Reader Arkivigite je 2014-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Chrome
FBReader Vindozo, Linukso, Poŝkomputiloj, Androjdo GPL. Taŭge prezentas trajtojn komunajn kun ePub, piednotojn transformas en finnotojn, malhavas tabelojn.
Haali Reader Windows CE, Vindozo
LibreOffice Linukso, Vindozo LGPLv3. Posedas bonan kromaĵon por krei fikŝenbukajn bitlibrojn.
Moon+ Reader Androjdo
Okular Linukso, Vindozo, OS X GPL. Tre supraĵa traktado de Fikŝenbuko.
Sumatra PDF Vindozo
STDU Viewer Vindozo

Konvertado el Fikŝenbuko[redakti | redakti fonton]

Libroj simple strukturitaj kontentige konverteblas al HTML kaj en la bitlibrajn normojn sur ĝi bazitajn (kiaj ePub, Mobipocket, AZW ktp) per Calibre (libera konvertilo por bitlibroj, speciale atentanta ePub-on). Tamen por libroj kun pli rafinita aranĝo la rimedoj de HTML, ePub ktp ne sufiĉas, kaj tial en la Fikŝenbuka mondo oni preferas konverti en PDF-on, precipe per la Ĝava programo fb2pdf. Tiu programo disponigas ĉiujn agordojn kutimajn por la Fikŝenbukaj prezentiloj, plus kromajn agordojn por priskribi la aparaton (la elektronikan librolegilon ktp). Ekz-e la PDF-a konvertaĵo de la Fikŝenbuka kritika eldono de «Georgo Dandin» ebligas legi la bitlibron per librolegilo kun 6-cola ekrano (kiaj Kindlo aŭ Sony PRS-T1) kun ĉiuj rafinaĵoj de Fikŝenbuka aranĝo; simile oni povas konverti al aliaj aparatoj kun laŭplaĉaj agordoj.

Redaktiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Sergio Pokrovskij: «Bitlibra revolucio». La Ondo de Esperanto n-ro 258+259 (2016:4,5), p. 18–20.