Fideismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fideismo difiniĝas tiu filozofia sistemo kiu nefidas je la kapablo de la homa racio demonstri esencajn verojn jam kredigitajn de la religia kredo. Pro tiu malfido la sistemo fidas nur je la tradiciaj veroj transdonita de la kredo mem. Ĉar la filozofia sistemo enrakikiĝis ĉe la medio kristana, ĉi tie estas konsiderata precipa la sinteno de la kristanaj eklezioj kiuj devis konfrontiĝis kun ĝi.

Foje al fideismo asociiĝas ankaŭ tradiciismo kiu tamen ne nepre taksas la racion nekapabla. Foje ankaŭ asociiĝas feblismo aŭ debolismo, aŭ sistemo kiu kontentiĝas de malpli dubindaj veroj atingeblaj iamaniere de la racio eĉ se ne certe.

Alivorte fideismo estas la sinteno aŭ doktrino de tiu kiu, konstatinte la malakordon inter kredo kaj racio, inkliniĝas sekvi la kredon malatentante la racion. Ĝi ricevis sian impulson ankaŭ el la kreskanta influo en la kristanaj teologioj de pensfluoj inter kiuj moderna pozitivismo emis disvastigi la pretendon ke scienca koincidas kun sperta, kaj do ke ne povas esti scienca kio transcendas la sensoj spertantaj. Fideismo, do diras: pruvi ke Dio ekzistas eblas, certe, sed ne per sciencvojo (ĉi-kaze sciencvojo egalas racivojo), tio ebla nur per la kredo.

Evidente la dikredantoj havas motivojn por kredi: ili baziĝas sur la fakto, eventuala diskutata sed la kocerna scienco pruvita dia revelacio. Sed el kelkaj el tiuj kredismoj (fideismoj) fontiĝas ankaŭ la demando: ĉu la homa racio, manke de revelacio, kapablas pruvi la ekziston de Dio kaj trovi la ĝustan fundamenton de la moralo? Kredismo, tial, diras: oni povas pruvi la ekziston de Dio, je kiu estas jam kredate!!

Laŭ filozofoj, diskuto pri fideismo eblas nur inter kristanoj kaj aparte inter katolikoj ĉar ĉe ili naskiĝis tiu distingo. Kutime ĉe aliaj religioj la distingo ne okazas pro tio ne reliefiĝas la fenomeno ateismo aŭ la du vojoj senscie kunfandiĝas.

Obĵetoj kontraŭ fideismo

Varias la respondoj. Katolikismo kredigas al siaj adherantoj ke la homa racio, ĝenerale konsiderita, kapablas atingi kun certeco tiun celon (oni vidu voĉon “Konebleco pri la ekzisto de Dio”). Kaj eĉ ĝi rifuzis kredismon aŭ fideismon. La precipaj dokumentoj rilate tiun rifuzon estas, lasttempe, Leono la 13-a, Katekismo de la Katolika Eklezio, kaj jam antaŭe la Unua Vatikana Koncilio. Fides et Ratio de Johano Paŭlo la 2-a estas himno al homa racio per kiu Dio dotis la homo por ke aŭtonome li alvenu al la vero.

Tiu rezigno demonstri la diekziston, foje tradukiĝas ankaŭ al rezigno trovi la fundamentojn de la kredo, nome la eblecon atingi la historian veron de la kristanaj fontoj.

Ĉu fideisto koincidas nepre kun la integrismulo kaj fundamentisto? Foje tio okazas kvankam la du teorioj malsamas.

Aparta defendo pri fideismo. Obĵetantoj konsiderigas ke la se la kristana teologio instruas ke la homoj estas savitaj per la kredo je kristana Dio, do en io nepruveble ekzistanta.

Aliflanke se la ekzisto de Dio estas racie pruvita, empirie aŭ logike, tiam la kredo fariĝas senutila aŭ senvalora.

Tial oportune la racio haltu por ne igi senutila la kredon.

(Al kiu oponantoj de fudeismo atentigas ke la objektoj de la racio kaj de la kredo povas ja jes esti, foje, la samaj, sed la konfontoj malsamas dum unu respektas la aŭtonomion de la alia).

Reflekse, en iuj kristanaj teologiaj sistemoj kiuj subtenas, surbazoj malsamaj, ke la racio estas neglektinda en la religia kredo, estis taksataj per la termino teologiaj fideistoj.

Fideismo en la historio de la kristana filozofio

Fideismo ricevis inpulson el la falo de nombraj premisoj de la klasika filozofio kaj de la okcidenta filozofio. En la epoko antikva la konfido en la homa racio estis konstanta, kaj tiu sinteno transdoniĝis al la mezepoka epoko, kiel oni povas vidi en la skolastikaj fluoj: Ankaŭ la spiritualistaj kaj platonistaj fluoj konfidis en la fortoj kaj potenco de la racio.

Sankta Tomaso nutras grandan estimon por la racio, per kiu ellaboras la famajn kvin tute raciajn pruvojn por atingi la ekziston de Dio.

Modernepoke Antonio Rosmini iĝas vicokapo de la filozofoj kaj teologoj, en la katolika flanko, valorigantoj de la potencoj de la homa racio.

Montras estimon por la racio raciismo aŭ raciismoj, eĉ kiam eventuale ili dubas pri la korekteco de la argumentadoj. Ankaŭ iluminismo (klerismo) ĝenerale fidas je fortoj de la homa racio.

Iom post iom kreiĝis pensfluoj malfidandaj je la homa racio, kiel sentimentalismo, neraciismo, debolismo, relativismo, postmodernismo.

Por neraciismo oni intencas penssinteno kiu emfazas la ekstrasensaj kapabloj de la homa menso, kiel instinkto, intuicio, imagopovo, sentimento kaj blinda volo: tiuj estas la privilegiitaj iloj por la kono pri la realo, dum la racio estas taksata nesufiĉa por adekvate eskpliki la tutecon de la sperto. Se per ili oni interesiĝas pri, ekzemple, la ekzisto de Dio, ĝin eventuale oni atingas senbezone de la strikta uzo de la argumentanta racio.

Fideismo ĉe protestantismo

Protestantismo alarmas pri la pretendoj de la racio kaj pri ties entrudiĝoj en la kredo kaj emaj instrui, ke la intelekto estis vundita pro la origina peko pro kiu la racio el reĝino fariĝis servistino ne kapabla eniri kaj kompreni la pridiajn sciojn. El tio jen la absoluta kaj ekskluziva kaj definitiva protestanta forlasiĝo al la Biblio, nome la absolutigo de la dia vorto.

Ĉu tiu sinteno generis fideismon, kiu iom post ion etendiĝis ankaŭ al la katolikaj teologoj kaj filozofoj? Tion iuj opinias.

Ĉi-ukaze la vorto estas foje eluzita por referenci al la protestanta sistemo laŭ kiu la kristanoj estas savita per la sola kredo – sola fide -. Tiu religia pozicio estas foje nomata ankaŭ solfidismo.

Iuj fideistoj, el teologia flanko, rimarkigas ankaŭ, ke la raciaj homaj fakultoj estas el si mem nefidindaj ĉar la tuta homa natura koruptita pro pa origina peko daŭrigis koruptiĝi ĉiam pli, kaj pro tio la konkludoj atingitaj ne povas estis certaj.

Apartaj kazoj de fideismo

Blaise Pascal

Foje oni ligas fideisman praktikon aŭ dialektikon al Sankta Paŭlo ĉerpante el liaj skriboj la subajn versegojn:

"Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; 23 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; 24 sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. 25 Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj (1 Kor 1,21- 25)".

Ankaŭ al evangelio oni provas apogiĝi; oni vidu: “En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis (Lk 10,12)”.

Sed el la konteksto, tiuj frazoj ne referencas al la febleco de la racio sed al eksterodinarecon de la objekto anoncita kiu certe transaltas la kompetentojn de la racio.

Ĉu Tertuliano estis fideisto?

Tia li estis foje taksata pro la frazo “credo quia absurdum” erare al li atribuita, kiu tamen enŝtelas nur ke la morto de Homo-Dio povas esti nur kredata ĉar el si mem racie nepruvebla; aŭ eble Tertuliano dialektike zonglas kun elfluanta ironio.

Ĉu Blaise Pascal estsi fideisto?

Rafinitan formon de fideismo alprenas la fama Veto de Paskalo|Blaise Pascal, [1] kiu invitis la skeptikulojn vidi la fidon je Dio kiel elekton kiu kostas nenion sed kunportas potencialan rekompencon. Li ne provas subteni ke Dio reale ekzistas, sed nur ke povus esti avantaĝa kondute sinteni kvazaŭ li vere ekzistus.

En tiu invito, sendependo de ĝia konvinkiga forto, ankoraŭ ne filtriĝas fideismo; sed li en siaj Pensées kontestas la diversajn pruvojn de la ekziston de Dio. Eĉ se la pruvoj estus validaj, la estaĵoj kiujn ili celas demonstri ne estas adekvataj al la revelaciitaj kredoj: fakte temus pri dio de la filozofoj, ne pri la Dio de Abrahmo, Izako, kaj Jakobo.

Ĉu el tiu juĝo pri la racia filozofiado egalvaloras al malfido en la homa racio?

Johann Georg Hamann kaj fideismo.

Tiu teologia-filozofia pensulo estas citata kiel emblemo de fideismo: li, fakte, startante el la konvinko, jam de David Hume, laŭ kiu la homa agado emas trovi sian justiĝon en la fido. Sen fido en la ekzisto pri eterna mondo (kiu neniu perracie kapablas pruvi ekzistanta) la homaj aferoj ne povas daŭrigi: tial la tuta homa agado baziĝas sur la fido, do la uzo de la racio estas vana se ne malutila kiel oni vidas en Spinoza.

Søren Kierkegaard kaj fideismo

La dana pensulo tendencas al neraciismo, li ne estimas interese kaj utile, kaj ebla, uzi la racion por pli akordigi la veron revelaciitan kun la veroj de la homa racio: lia profunda religiemo permesas pridiskuti nur la enajn kredajn verojn.

Ĉi-kaze la religiaj dogmoj defendendaj estas per tiom pli da konvinko kiom malpli ili neakodigeblas kun la homa racio.

Ĉar la kredo, laŭ lia doktrino, estas neracia, li kritikas la Hegelan Konceptadon aŭ ankaŭ tiun de la luterana eklezio, kiuj provas, kvankam per malsamaj mensiloj kaj celoj, kongruigi la krederojn kun la racio. Laŭ Kierkegaard, la scienca teologio pretendas ekspliki la neeksplikeblan. Kome, li ne malŝparas kritikojn al la dana luterana eklezio pro ties insisto en la praktikado de eksteraj reguleroj. Laŭ li, la vera religieco koincidas kun la rilato rekta kaj intima inter Dio kaj la homo. El tio, kaj pro tio, senmezura estimo pri la Biblio

Tiu religia neraciismo facile enkadreblas inter la fideismoj. Laŭ analizantoj de religiaj sistemoj, videblas en Søren Kierkegaard la koheran rezulto de luteranismo.

Fideismo laŭ diversaj religioj

Kia la kapablo de la racio laŭ islamismo?

Eksteraj ligiloj