Fidél Pálffy (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidél Pálffy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1895 (1895-05-06)
en Svätý Jur
Morto 2-an de marto 1946 (1946-03-02) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sagokruca Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Fidél Pálffy [pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálffy Fidél estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia origina baptonomo estis Fidélió.

Fidél Pálffy staras meldekstre la dua

Fidél Pálffy [1] naskiĝis la 6-an de majo 1895 en Hungara reĝlando en Pozsonyszentgyörgy (nuntempa Svätý Jur en Slovakio). Li mortis la 2-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fidél Pálffy frekventis militakademion, post disfalo de Aŭstrio-Hungario li estis en la okupita Szeged. En 1920 li forlasis la armeon kaj li okupiĝis pri la familia bieno en la ĵus formiĝinta Ĉeĥoslovakio, post jaroj li vivis plu en Hungario. Dum la Granda depresio li bankrotiĝis, tial li sekvis la naziajn ideojn. Li estis membro en la Sagokruca Partio, krome li havis bonajn kontaktojn kun la germanoj. En la jaroj 1944 kaj 1945 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Szálasi. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.

Liaj publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szemelvények a nemzeti szocializmus eszmeköréből (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]