Fife (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fife
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98424
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 999  (2020) [+]
Loĝdenso 729 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 14′ N, 122° 22′ U (mapo)47.234444444444-122.35972222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 122° 22′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 15,092317 km² ( 150 9.2 317 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Fife (Vaŝingtonio)
Fife (Vaŝingtonio)
DEC
Fife
Fife
Situo de Fife
Fife (Usono)
Fife (Usono)
DEC
Fife
Fife
Situo de Fife

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fife, Washington [+]
vdr
Situo de Fife ene de Kantono Pierce

Fife estas urbo Kantono Pierce, Vaŝingtonio, Usono. Ĝia loĝantaro nombris 9 173 laŭ la usona censo de 2010. Ĝia poŝta kodo estas 98424, kaj ĝia telefona regiona kodo estas 253. Ĝiaj kodoj laŭ la usonaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-23795 kaj 1512206.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1940, oni priskribis jene: "Fife...ĉe vala vojkruciĝo meze de dense loĝata berokultiva kaj legomokultiva distrikto, estas reprezentata de vico de vendejoj, trinkejoj, butikoj, kaj granda, balon-tegmenta dancohalo laŭlonge de la ŝoseo." En 1940 ĝi havis 135 loĝantojn.[1] Fife oficiale municipiĝis la 11-an de februaro, 1957.

Ĝi situas oriente de Takomo, kaj konsistas ĉefe el laŭŝoseaj komercejoj, ekzemple aŭtovendejoj. La apuda loĝkvartalo Fife Heights estas ekster la urblimo.

Fife nomiĝis eble laŭ William J. Fife, konata advokato en Takomo, orserĉinto en Jukonio, iama estro de la Vaŝingtonia milico, kaj subkolonelo dum la filipina insurekcio ().[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fife situas ĉe 47° 14′ 4″ N 122° 21′ 35″ U / 47.23444 °N, 122.35972 °U / 47.23444; -122.35972 (mapo) (47.234439, -122.359690).

Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Fife kovras areon de 14,7 km², el kio preskaŭ ĉiom estas seka tersurfaco kaj nur 0,2 km² estas akva surfaco.

Fife estas tajdebenaĵa komunumo, t.e., la subtera akvostrato troviĝas malpli ol 5 metrojn subtere. Rezulte de tio, dum la tajdo flusas kaj malflusas en Puĝeta Fjordo, ankaŭ partoj de la tera surfaco leviĝas kaj malleviĝas.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La lerneja distrikto Fife servas lernantojn en la urboj Fife kaj Milton kaj en parto de Edgewood kaj Federal Way. Fife havas unu superan mezlernejon, Fife High School.

Notindaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Washington - A guide to the Evergreen State, WPA American Guide Series, Historia Societo de Vaŝingtonio, 1941
  2. Downtown Tacoma Caroline Denyer Gallacci and Ron Karabaich. Arcadia Publishing, 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]