Saltu al enhavo

Figpapagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cyclopsittini
Eduarda figpapago (Psittaculirostris edwardsii)
Eduarda figpapago (Psittaculirostris edwardsii)
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Tribo: Cyclopsittini
Genroj

Cyclopsitta
Psittaculirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Figpapagoj estas malgranda tribo de aŭstralaziaj papagoj nomitaj Cyclopsittini en la familio Psittaculidae (Psitakuledoj), konsistanta el sep specioj en du genroj (Cyclopsitta kaj Psittaculirostris). Figpapagoj troviĝas sur kaj ĉirkaŭ la insulo Nov-Gvineo, ene de la teritorioj de Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo kaj tropika Aŭstralio.[1]

Figpapagoj estas malgrandaj, fortaj, arbemaj papagoj kun mallongaj, kojnformaj vostoj. Ili posedas proporcie grandajn, larĝajn bekojn kaj glatajn langojn. Seksa dimorfismo estas tipe okulfrapa, escepte ĉe la figpapago de Coxen (subspecio Cyclopsitta diopthalma coxeni). Tiuj de la genro Cyclopsitta estas ĝenerale pli malgrandaj ol tiuj de Psittaculirostris.[1]

Iliaj preferataj vivejoj estas la tropikaj kaj subtropikaj pluvarbaroj, kvankam ili troveblas ankaŭ manĝante en la ĉirkaŭaj biomoj. Ili kutime videblas flugantaj rapide en rektaj linioj, bone super la arba kanopeo.[1]

Ilia dieto konsistas ĉefe el fruktoj, precipe la nomigaj figoj. Ili povas kompletigi ĉi tiujn per diversaj aliaj fruktoj kaj beroj, kune kun nektaro, poleno, insektoj kaj larvoj. Figpapagoj ŝajnas kapablaj detekti la figajn sikoniojn, kiuj estis krekigitaj de figvespoj, kaj celi ilin pro ilia ekstra nutra enhavo. Ili memoras specifajn fruktarbojn kaj revenas al ili plurfoje dum monatoj kaj jaroj.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La grupo de figpapagoj unue estis proponita en 1891 je familia rango, kiel Ciklopsitakedoj (Cyclopsittacidae), el la tipa genro Cyclopsitta.[2] Ĉi tio poste estis malaltigita al triba statuso kaj inkludita en la familion Psittaculidae.

Molekulfilogenetikaj studoj subtenas grupiĝon de figpapagoj (Cyclopsittini) kun la proksime rilataj melopsitakoj (Melopsittacini) kaj la lorioj (Loriini) kiel la subfamilio Loriinae (Lorienoj).[3][4] Rilatoj inter la triboj kaj ene de la genroj Cyclopsitta kaj Psittaculirostris restas ankoraŭ detale studendaj.

Tribo Cyclopsittini

[redakti | redakti fonton]
BildoGenroVivantaj specioj
Cyclopsitta
Psittaculirostris L. Reichenbach, 1850

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 Forshaw, Joseph Michael. (2017) Vanished and vanishing parrots : profiling extinct and endangered species, Illustrated by Frank Knight, Collingwood: CSIRO Publishing, p. 136–140. ISBN 978-0-643-10649-9. OCLC 1007061081.
  2. (2012-02-24) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa (en) 3205 (1), p. 26–40. doi:10.11646/zootaxa.3205.1.2.
  3. (2016-09-06) “Chromosomal Evolution in Psittaciformes. Revisited”, International Journal of Biology (en) 8 (4), p. 34–65. doi:10.5539/ijb.v8n4p34.
  4. (2018-01-02) “Resolving a phylogenetic hypothesis for parrots: implications from systematics to conservation”, Emu - Austral Ornithology 118 (1), p. 7–21. doi:10.1080/01584197.2017.1387030. 52995298.