Figuro de la Respubliko (personigo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La Respubliko", pentraĵo de Emanuel Lupa Rodriguez, 1896.

La figuro de la Respubliko (portugale Efígie da República) estas la politika kaj nacia personigo de Brazilo kaj Portugalio kaj reprezentas la Respublikon.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

La figuro de la Respubliko en du-reala mnbileto de Brazilo.

La populara bildo estas reprezento de juna virino portanta romi-stilan laŭrokronon kaj frigan ĉapon. Ŝi estas reprezentata en alegoriaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj montritaj en registaraj konstruaĵoj tra Brazilo, kaj estas gravurita sur moneroj kaj monbiletoj. La reprezento unue estis uzata kiel por-respublika simbolo en la 19-a jarcento, inspirita de la franca Marianne. Post la proklamo de la respubliko en 1889, ĝi fariĝis grava simbolo de la nove establita respubliko.

Portugalio[redakti | redakti fonton]

La figuro de la Portugala Respubliko estas reprezentita kiel juna virino portanta frigian ĉapon, probable laŭ ekzemplo de Marianne, la franca personigo de libereco, konata de la pentraĵo "Libereco gvidanta la popolon" de Eugene Delacroix (1830). Kiel nacia distingo, la Portugala Respubliko estas reprezentita vestita per verda kaj ruĝa vesto, la naciaj koloroj kiuj estas sur la nacia flago.

La figuro de respubliko estis adoptita kiel oficiala simbolo de la ŝtato Portugalio post la revolucio de la 5-an de oktobro 1910, kiam la respubliko anstataŭigis la monarkion en Portugalio. Antaŭ tio ĝi estis uzata kiel politika simbolo de la portugalaj respublikanoj. Poste, la statuo de Simos de Almeida, fariĝis la normo por oficiala uzo. Reprezentado de la Respublika figuro estis devigita esti elstare elmontrita en ĉiuj publikaj konstruaĵoj kaj monstampita sur portugalaj eskudmoneroj. La nova respublika reĝimo agnoskis ĝin kiel nacian simbolon de Portugalio, kiel la nacia blazono kaj flago. [1]

Kvankam la originala intenco estis, ke la figuro de respubliko estu konsiderata personigo de la portugala nacio mem, ĝi neniam akiris popularecon en ĉi tiu rolo. Ĝi kutime aspektas nur kiel enkorpiĝo de la respublika reĝimo, kaj ne kiel nacia simbolo. Kvankam ofte uzata en la unua duono de la 20-a jarcento, ĝia uzo hodiaŭ maloftas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]