Fiksa prezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fiksa prezo estas prezo, kiu estis antaŭe kontraktita kaj kiu ne ŝanĝas dum kontrakta periodo.

En la financa branĉo nocio "fiksa prezo" (angle fixed price) povas signifi kontrakto, unu el atributoj de kiu estas neŝanĝebla prezo. Do, ekzistas kelkaj specoj de kontraktoj:

  • kontrakto "firma fiksa prezo" - speco de kontrakto, kiam aĉetanto pagas al vendanto kontraktitan sumon sendepende de realaj kostoj de vendanto.
  • kontrakto "firma fiksa prezo plus premio" - speco de kontrakto, kiam aĉetanto pagas al vendanto kontraktitan sumon, sed vendanto havas eblecon lukri aldonan premion okaze de plenumo de kondiĉoj en kontrakto.