Filiberto la 1-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filiberto la 1-a de Savojo
4-a duko de Savojo
Regado 1472 ĝis 1482
Antaŭulo Amadeo la 9-a de Savojo, lia patro
Sekvanto Karlo la 1-a, lia frato
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico
Persona informo
Philibert Ier de Savoie
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1465 (1465-08-17)
en Chambéry
Morto 22-an de septembro 1482 (1482-09-22) (17-jaraĝa)
en Liono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Abatejo Hautecombe vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Amadeo la 9-a de Savojo vd
Patrino Jolando de Francio vd
Gefratoj Karlo la 1-a de Savojo • Louise of Savoy • Anne of Savoy • Marie de Savoie vd
Edz(in)o Bianca Maria Sforza vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filiberto la 1-a de Savojo kromnomita "la Ĉasisto" (france : Philibert Ier de Savoie dit "le Chasseur" kaj itale : Filiberto I di Savoia detto "il Cacciatore" ) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj Chambéry (Ŝamberio) je la 7-a de aŭgusto 1465 kaj mortis en Lyon (Ljono) je la 22-a de septembro 1482.

Li estis la filo de la 3-a duko Amadeo la 9-a de Savojo (1435-1472) kaj de lia edzino Jolando de Francio (1434-1478), kiu estis la filino de la franca reĝo Karlo la 7-a kaj de Maria de Anĵuo .

Post la morto de sia patro en 1472 li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 4-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto de Morianio (Maurienne) kaj de Nico. Sed ĉar tiam li estis sepjara infano, lia patrino fariĝis regentino.

Lia patrino edzigis lin en 1474 kun lia dujara kuzino Blankino Maria Sforzo (1472-1510), kiu estis la filino de la duko de Milano Galeaco Mario Sforzo kaj de Bonino de Savojo. Kompreneble ŝi naskis al li neniun gefilon.

La regentino hezitis inter la tradicia alianco de Savojo kun svislandanoj kaj profita alianco kun la burgonja potenco kreskanta. Ĉar ŝi timis aliancon inter la dukoj de Burgonjo kaj de Milano, ŝi elektis aliancon kun la duko de Burgonjo Karlo la Temerara.

Sekve la franca reĝo Ludoviko la 11-a provis eksoficigi ŝin kaj anstataŭigi ŝin per ŝia bofrato Filipo de Breso.

Sekve ankaŭ eksplodis konflikton kun la svislandanoj, kiu venkis la savojan trupojn kaj konkeris la landojn de Valezo kaj de Vaŭdo. La svislandanoj ankaŭ venkis la burgonjajn trupojn dum la Batalo de Gransono kaj la Batalo de Morato en 1476. El tiu katastrofo rezultis, ke la duko Karlo la Temerara malalianciĝis, kaptis kaj prizonigis la savojan regentinon, kiu sukcesis liberiĝi post kelkaj monatoj sed rapide mortis en Ŝamberio dum 1478.

La franca reĝo Ludoviko la 11-a savis la duklandon sed, kvankam la Savojo rekuperis la landon de Vaŭdo, ĝi definitive perdis la landon de Valezo kaj sian influon en la svislandaj regionoj.

Estiĝis lukto por la regpovo ĉirkaŭ la juna duko, ĝis kiam Filipo de Breso finfine fariĝis la unusola "protektanto" de sia nevo, kiun li forkondukis al Ljono.

Tie mortis la juna duko en 1482, eble venenigita. La Domestrecon de Savojo heredis lia frato Karlo la 1-a de Savojo, kaj lia vidvino reedziniĝis kun la estonta imperiestro de Aŭstrio Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Li estas entombigita en la Abatejo Hautecombe sed lia intestaro restis en Ljono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Gepatroj
Amadeo la 9-a
1452 geedziĝo kun
Jolando de Francio

Antaŭulo Filiberto la 1-a Posteulo
3-a duko de Savojo 1465 - 1472 - 1482 5-a duko de Savojo
Amadeo la 9-a 1474 geedziĝo kun Karlo la 1-a
143514651472 Bianca Maria Sforza 146814821490
Gefiloj (0)
 
  neniu