Saltu al enhavo

Filip Adamski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filip Adamski
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1983 (1983-01-05) (42-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo remisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Filip Adamski - je plena nomo Filip Kamil Adamski, naskiĝis la  5-an de januaro 1983 (nun 1983-01-05) en Vroclavo, do nun 42-jara - estas ekse aktiva sporta remisto. Naskiĝinte en pola familio, antaŭ la 10-a vivjaro li kun la familio translokiĝis al Germanio kaj ekvivis en Mannheim. En la jaro 1996 kiel 13-jarulo li per kurso en sia lernejo konatiĝis kun remado kaj ekmembris en remada klubo de Mannheim. En 2005 li en la mondĉampionado de sub-23-jaruloj atingis arĝentan medalon, en 2006 en la ĝenerala mondĉampionado same akiris arĝentan, en 2009 oran kaj en 2010 bronzan medalojn. Fine en la Somera Olimpiko 2012 en Londono li atingis oran medalon en teamo de la regatto de vira okopa remado. Post tiu sukceso li finis sian aktivan sportistan karieron. Li studis ekonomikon en la Ruhr-Universitato de Bochum kaj nun laboras kiel ekonomikisto.