Filipina Areno
Filipina Areno | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
| |||
areno ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Populous vd | ||
Estiĝo | 30-a de majo 2014 | ||
Lando | Filipinoj ![]() | ||
Situo | Ciudad de Victoria | ||
Situo | |||
Geografia situo | 14° 47′ 37″ N, 120° 57′ 13″ O (mapo)14.793583333333120.95352777778Koordinatoj: 14° 47′ 37″ N, 120° 57′ 13″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Eklezio de Kristo vd | ||
La Filipina Areno (angle Philippine Arena) estas multfunkcia endoma areno en Ciudad de Victoria de la kristana preĝejo Iglesia ni Cristo (INC) en Bocaue en la filipina provinco Bulakano. [1] Dezajnita de la arkitektura filamo Populous, la konstruaĵo en greka amfiteatra stilo estas la plej granda eventejo en Filipinoj kun maksimuma kapacito de 55 000 spektantoj kaj mezuras 243 metrojn longa kaj 193 metrojn larĝa. [2] Ĝi estis konstruita ĉefe por religiaj eventoj. Ĝi ankaŭ estas la plej granda miksuza teatro en la mondo, gastigante koncertojn, sportojn kaj aliajn eventojn. [3] La areno estas la centra parto de la centjara celebrado de Iglesia ni Cristo la 27-an de julio 2014.
La areno estis unu el la kvin ejoj por la Basketbala Mondpokalo de 2023 en Filipinoj, Indonezio kaj Japanio.
Proksime de la Filipina Areno situas la Filipina Sporta Stadiono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Iglesia opens world's largest indoor arena for centennial rites", July 20, 2014.
- ↑ "Korean construction firm completes Iglesia ni Cristo's P7-B Philippine Arena", June 11, 2014.
- ↑ Largest Mixed-Use Indoor Theatre. Guinness World Records. Alirita October 1, 2014 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Philippine Arena – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)