Filipina Droga Milito

La Filipina Droga Milito estas milito de la registaro de la Filipinoj kontraŭ krimulaj organizaĵoj, kiuj komerce distribuas neleĝajn halucinogenajn drogojn. Temas pri nomo por la ŝtata kontraŭdroga strategio de prezidanto Rodrigo Duterte ekde kiam li enoficiĝis en julio 2016.[1] En septembro 2021, la Internacia Puna Tribunalo en Hago anoncis, ke ĝi iniciatos esplorojn kontraŭ la prezidanto pro suspekto pri krimoj kontraŭ la homaro.[2] La esprimo "droga milito" estas konsiderata misgvida kaj tial estas uzata de kritikistoj inter citiloj, ĉar fakte temas pri unuflanka ŝtata ago.[3] Homrajtoj organizoj taksas la mortnombron je pli ol 27 000.[4] Estas alvokoj por naciaj kaj internaciaj protestoj kontraŭ la mortigoj.
Fono
[redakti | redakti fonton]Estas laŭtaksaj tri ĝis kvar milionoj da drogokonsumantoj en la Filipinoj, kaj krome estas ĉirkaŭ 10 000 krimaj drogokomercistoj. N-metilamfetamino, nomata "Kristala Metamfetamino", estas aparte problema. Drogo-konsumado estas precipe ofta en la faveloj ĉirkaŭ Manilo. La fakto ke senbrida krima drogokomercado estas konata kaj forte malakceptata inter granda parto de la loĝantaro estas parte respondeca por la balota venko de Rodrigo Duterte en 2016 kiel ŝtata prezidanto de la Filipinoj, ĉar Duterte promesis dum la balota kampanjo preni decidan agon kontraŭ la krima drogokomercado. La viktimoj de la policaj murdoj estas plejparte malgrandskalaj krimaj komercistoj, droguloj kaj nerilataj loĝantoj de la faveloj ĉirkaŭ Manilo, ĉar la polico kutime ŝparas la drogestrojn pro timo de reprezalioj de drogobandoj. Alia kritika punkto koncernas la observon, ke arestoj kaj ofte murdaj pafadoj okazas nokte kaj sen juĝaj decidoj. Daŭre ekzistas la supozo ke la policaj komandoj, kiujn en la faveloj oni nomas "mortotaĉmentoj", mortigas laŭ kvotoj, kvankam tio estas kontestata fare de la ŝtato.
Antaŭ sia prezidanteco, Duterte avertis, ke la Filipinoj riskas fariĝi drogisma ŝtato aŭ "narkoŝtato" - li ĵuris, ke la batalo de lia registaro kontraŭ kontraŭleĝaj drogoj estos senĉesa. Li instigis la publikon mortigi la drogulojn, por forpreni la klientojn de la krima droga komerco. La kontraŭnarkotika kampanjo estis kondamnita de amaskomunikilaj organizaĵoj kaj grupoj pri homaj rajtoj, kiuj raportis enscenigitajn krimlokojn kie polico supozeble ekzekutis senarmajn drogsuspektatojn, plantante pafilojn kaj drogojn kiel indicon. Filipinaj aŭtoritatoj neis miskonduton de la polico. Poste Duterte konfesis subtaksadon de la kontraŭleĝa drogproblemo kiam li promesis senigi la landon de kontraŭleĝaj drogoj ene de ses monatoj post sia prezidanteco. Kiel kialoj de la problemo efektivigi la planon li nomis limkontrolaj malfacilaĵojn kontraŭ la eniro de kontraŭleĝaj drogoj pro la longa marbordo de la lando, kaj eksplicite ankaŭ nomis la implikiĝon de registaraj oficistoj kaj policanoj en la drogokomerco.
En 2022, Duterte instigis sian posteulon, Bongbong Marcos, kiu venkis en la filipina prezidant-elekto de 2022, daŭrigi la militon kontraŭ drogoj laŭ "sia maniero" por protekti la junularon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zacarian Sarao: artikolo "PNP continues to cover up drug war killings, obstructing justice, says international rights group" (PNP daŭre kaŝas drogmilitajn mortigojn, malhelpante justecon, asertas internacia homrajta grupo) en retejo de la filipina sendependa gazeto Inquirer la 6-an de julio 2021 (angle) - PNP estas la Philippine National Police, la Filipina nacia polico.
- ↑ artikolo "Philippinen sperren Ermittler des Internationalen Strafgerichtshofs aus" (Filipinoj blokas agadon de enketistoj de la Internacia Puna Tribunalo) en la germana politika magazino Der Spiegel la 21-an de septembro 2021 (germane)
- ↑ teksto "4 years since Kian's murder, groups seek accountability for other 'drug war' deaths" (4 jarojn post murdo de Kian, grupoj serĉas respondecon pri aliaj mortoj pri "drogmilito", prenita la 21-an de septembro 2021 el la retejo philstar.com (angle)
- ↑ statistikaj nombroj pri la "Milito kontraŭ drogoj" de Filipinoj, prenitaj la 21-an de septembro 2021 en la retejo rappler.com' (necesas ensaluti, jen la pura artikolo, arkivigite en febraro 2025 angle)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]La unua versio de la artikolo ekestis la 5-an de aprilo 2025 plejparte surbaze de la koncerna germanlingva kaj post la dua alineo la anglalingva artikoloj, iom koncizigitaj.