Filipina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = fil

Filipina lingvo estas sublingvo de la tagaloga, kaj estas la nacia kaj oficiala lingvo (kun la angla) de la Filipinoj. Ĝi estas ano de la Aŭstronezia lingvofamilio.

La 13-an de novembro en 1937 fondis la unua nacia ensemblo de la Filipinoj, la Instituto por la Nacia Lingvo (Surian ng Wikang Pambansa), kiu difinis por tio la tagalogan lingvon kiel bazon de la nova nacia lingvo. Post kvereloj kun reprezentantoj de la aliaj regionaj lingvoj en la 1950-aj jaroj, oni alinomis la lingvon 1961 (laŭ aliaj fontoj en 1956) al Pilipino. En 1978 ricevas la lingvo sian hodiaŭan nomon Filipino (filipina lingvo) kaj ĝi estis difinita kiel lingvo de la instruado en ĉiu publika lernejo. Kompreneble hodiaŭ ekzistas ankoraŭ grupoj, kiuj ne akceptis la decidon kaj rifuzas uzi la filipinan lingvon, ekz. en la ĉirkaŭaĵo de Legazpi, kie oni parolas en la tradicia bikola lingvo.

Dum evoluigo de la nacia lingvo, verkis Lope K. Santos la Balarila ng Wikang Pambansa-on kaj enkondukis la abocon kun 20 literoj, en kiu ĉiu litero reprezantas nur unu elparolon. La 20 literoj de la aboco (filipine Abakada) a b k d e g h i l m n ng o p r s t u w y. La Instituto por la Nacia Lingvo de Filipinoj prezentis la novan lingvon en 1973. Kiam la lingvo evoluis al pontolingvo de la insulo, ĝi transprenis multajn vortojn el la diversaj filipinaj regionaj lingvoj. En 1976 konsistis la aboco el 31 literoj – inkluzive la 26 literojn de la angla lingvo plus la hispanajn literojn ñ, ll,rr kaj ch kaj la tagalogan ng. En 1987, la aboco estis denove tralaborita kaj oni forigis la hispanaĵojn rr, ll kaj ch kaj tiel restis 28 literoj.

Eksteraj ligiloj