Filipina pendopapago
Masklo ssp. philippensis
Ino ssp. philippensis
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Loriculus philippensis | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Filipina pendopapago kaj per alternativa loka nomo kulasisi[1] (Loriculus philippensis) estas malgranda papago kiu estas loĝanta reproduktulo kaj endemio de Filipinoj. Ĝi inkludas ĉirkaŭ naŭ subspeciojn, sed ĝi iam inkludis la Kamiginan pendopapagon kaj la Pendopapagon de Bonaparte kiu estis jam agnoskitaj kiel apartaj specioj. Kvankam ĝi estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN, kelkaj subspecioj, kiel L. p. chyrsonotus de Cebuo kaj L. p. siquijorensis de Sikijoro, eble estas jam formortintaj. La specio estas minacata per habitatoperdo, sed pli grava minaco estas la kaptado por la eksterleĝa naturkomerco; naturaj birdoj estas ofte vendataj kiel dorlotbestoj surstrate kaj eĉ interrete fare de vendogrupoj.

Aspekto
[redakti | redakti fonton]Filipinaj pendopapagoj estas ĉirkaŭ 14 cm longaj, pezas 32–40 gramojn, kaj havas mallongan rondoforman voston.[2] Ili estas ĉefe verdaj kun areoj de ruĝa, oranĝa, flava kaj blua, variante inter subspecioj.[2] La frunto estas ruĝa kaj la irisoj estas malhelbrunaj.[3] Plenkreskuloj havas ruĝajn bekojn kaj oranĝajn krurojn.[2] Ili estas sekse dimorfaj, nur la maskloj havas ruĝan koloron sur sia mentono aŭ supra brusto,[2][3] krom la Loriculus (philippensis) camiguinensis, ĉe kiu nek la masklo nek la ino havas ruĝan gorĝon aŭ bruston.[4] Junuloj havas malpli da ruĝa koloro sur siaj kapoj kaj pli palajn bekojn, sed alie similas al la ino.[2][3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specio aŭ eĉ specikomplekso estis dekomence priskribita de Statius Müller en 1776. La preciza taksonomia listado estas neklara.[2][4][5]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Je 2025, oni agnoskis naŭ subspeciojn, nome la jenaj:
- L. p. philippensis (Statius Muller) 1776 — en isnuloj Luzono, Marinduko, Polilio
- L. p. apicalis Souance 1856 — en Mindanao; orflaveca dorso
- L. p. chrysonotus Sclater, PL 1872 (Cebua pendopapago) † — en Cebuo; odkolora nuko kun oranĝeca kolumo - eble formortinta.
- L. p. bournsi McGregor 1905 — en Sibuyan; malmulta ruĝo en krono kaj havas pli malgranda flavareon

- L. p. dohertyi Hartert 1906 — en Basilan; simila al apicalis sed dorso pli oranĝa kaj pli grandan ruĝareo en brusto ĉe maskloj
- L. p. mindorensis Steere 1890 — en Mindoro; ne havas flavecajn tonojn en krono kun malgrandaj aŭ forestaj nukomarkoj
- L. p. regulus Souance 1856 — en Okcidentaj kaj Centraj Bisajoj (escepte ĉe Sikijoro); tute flava nuko
- L. p. siquijorensis Steere 1890 †; — en Sikijoro; verda nuko kun pli malgranda gorĝareo; verŝajne formortinta.
- L. p. worcesteri Steere 1890; — en Orientaj Bisajoj; tute ruĝa krono kun svaga oranĝecflavaj nuko kaj dorso
En 2006, oni priskribis pendopapagojn vivantajn sur la insulo Kamigino, apud la norda marbordo de Mindanao, kaj oni opiniis ilin havi apartan identecon, kaj nun oni konas ilin kiel la Kamigina pendopapago, kiu estas aparta, ĉar ĝi ne montras seksan dimorfismon. Tamen, ĉi tiu specio ankoraŭ ne estas studita per molekul-genetika analizo kaj ĝia statuso kiel specio ne estas universale akceptita. Ankaŭ la Pendopapago de Bonaparte, endemia de la Sulua Arkipelago, iam estis subspecio, sed multe diferencas pro sia nigra beko kaj obtuze grizaj kruroj.[6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La filipina pendopapago estas indiĝena el Filipinoj krom la Sulua Arkipelago kaj ĝi ne estas vaste disvastiĝinta sur Palavano. La malsamaj subspecioj estas indiĝenaj de malsamaj insuloj, kaj kelkaj subspecioj estas maloftaj aŭ preskaŭ formortintaj. Komercado de birdoj inter la insuloj rezultigis ke eskapintaj dorlotbestoj loĝas sur malsamaj insuloj ol kie ili originis.[3]
Ĝiaj naturaj vivejoj estas tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj, bambuarbaroj kaj tropikaj humidaj montaraj arbaroj. Ĝi ankaŭ okupas hom-modifitajn vivejojn inkluzive de kokosarbaretoj kaj sekundaraj arbaroj. Ĝi estas plej ofta en malaltebenaĵaj areoj, estante malofta super 1250 m.[7]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]
Filipinaj pendopapagoj kutime troviĝas solaj aŭ en paroj, malofte en malgrandaj grupoj.[8] Ili plejparte serĉas manĝaĵon en la kanopeo aŭ mezaj etaĝoj de arbaroj,[8] kaj ilia dieto konsistas el nektaro kaj floroj same kiel molaj fruktoj kiel tiuj de figoj (Ficus).[7]
La specio estas laŭsezona reproduktulo, kun nestado okazanta de marto ĝis majo. Kiel plej multaj papagoj, ĝi estas kavaĵnestulo; nesto trovita en la naturo estis en kavaĵo alte en morta arbo. Tamen, ĝi estas unu el la malmultaj specioj de papagoj, kiuj uzas nestan materialon en la nesto, la ino metas nestan materialon inter plumojn por preni ĝin reen al la nesto.[3] En kaptiteco la ovodemetado estis tri ovoj, kiuj estas kovataj dum 20 tagoj. La papagidoj bezonas ĉirkaŭ 35 tagojn por elnestiĝi post eloviĝo.[3][7] La rondecaj ovoj estas ĉirkaŭ 18,7 x 16,4 mm.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kennedy, R.S., Gonzales P.C., Dickinson E.C., Miranda, Jr, H.C., Fisher T.H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Juniper, Tony. (1998) “182 Colasisi”, Parrots: A Guide to Parrots of the World. Yale University Press. ISBN 978-0-300-07453-6.
- ↑ 4,0 4,1 (2006) “A new hanging parrot from Camiguin Island, Philippines”, BirdingASIA 5, p. 55–58.
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.022). www.zoonomen.net (2009-03-01).
- ↑ (2020) “Camiguin Hanging-Parrot (Loriculus camiguinensis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.camhap1.01.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Collar N (1997) "Family Psittacidae (Parrots)" en Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos (eds del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J) Lynx Edicions:Barcelona. P. 405 (ISBN 84-87334-22-9)
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London, p. 326–27. ISBN 0-7153-7698-5.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Tello, J.G., Degner, J.F., Bates, J.M. & Willard, D.E. 2006. A new species of hanging-parrot (Aves: Psittacidae: Loriculus) from Camiguin Island, Philippines. Fieldiana Zoology 106:49-57.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Philippine Hanging-parrot - BirdLife Species Factsheet, BirdLife International, 2008, http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=1517&m=0
| ||||||||||||||||||


