Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La mapo de la Filipinoj.

La Filipinoj (tagaloge: Pilipinas) estas lando en sud-orienta Azio, konsistanta el malaja arkipelago da 7 107 insuloj en okcidenta Pacifiko. La landnomo devenas de la hispana reĝo Filipo la 2-a. La sudĉina maro disigas la insularon de Vjetnamio en okcidento, Celebes-maro de Indonezio en sudo. La Respubliko de Filipinoj estas la kvine plej granda insula ŝtato de la mondo.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Terasoj por rizokultivado en Filipinoj


Geografio[redakti | redakti fonton]

Filipinoj estas insula lando formata de arkipelago de 7.107 insuloj situaj sudoriente de Azio. La distanco ĝis la okcidenta marbordo de la Pacifiko estas de ĉirkaŭ 1.210 km.

Limas oriente kun la Filipina Maro, okcidente kun la Sudĉina Maro, kaj sude kun la Sulavesa Maro. Sude troviĝas la insuloj de Molukoj kaj Sulaveso en Indonezio, sudoriente la malajzia parto de Borneo kaj rekte norde estas Tajvano. La Filipinoj estas inter 116° 40' kaj 126° kaj 34' Or longitudo, kaj 4° 40' kaj 21° 10' N latitudo.

Monto Apo, 2954 m-jn alta en insulo Mindanao.

La plej gravaj insuloj:

Biogeografie la Filipinoj apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La Filipinaj humidaj arbaroj estas diferantaj de tiuj de Sunda Lando.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La lando administre dividiĝas en 79 provincoj. Vidu:

La plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj
Nomo Loĝantoj en 2005
Regiono
Kezonurbo 2 455 943 Manila Metropolo
Manilo 1 568 926 Manila Metropolo
Kalukano 1 438 852 Manila Metropolo
Davao 1 328 231 Davaa Regiono
Cebuurbo 758 597 Centraj Bisajoj
Zamboangurbo 703 381 Zamboanga Duoninsulo
Taguig 605 875 Manila Metropolo
Las Piñas 584 813 Manila Metropolo
Valenzuela 571 271 Manila Metropolo
Pasig 563 493 Manila Metropolo
Antipolo 549 541 Calabarzon
Parañaque 535 833 Manila Metropolo
Cagayan de Oro 527 646 Norda Mindanao

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu pli detale: Historio de la Filipinoj

La historio por eŭropeca vidpunkto komenciĝis kun malkovro de la insularo fare de portugala ŝipisto Fernão de Magalhães (servanta la hispanojn) en 1521. Ekde 1565 Filipo la 2-a (Hispanio) faris hispanaj kolonioj laŭvice la insulojn, kies nomo estis "Nova Hispanio". Tiuj insuloj pli frue estis memstaraj indiĝenaj regnoj. En 1571 jam fondiĝis Manilo, kiel administrejo kaj kolonia ĉefurbo. La lando estis grava komerca centro de la hispanoj.

Dum la usona-hispana milito en 1898 la usona ŝiparo venkis la hispanojn, poste oni deklaris sendependan respublikon, sed Usono aneksis la landon. Disvolviĝis sendependa milito. Nur en 1913 finiĝis la bataloj kaj la insularo oficiale apartenis al Usono. En 1935 Filipinoj ricevis aŭtonomion. Inter 1941-1945 Japanio okupis la landon. Post la usona reokupo en 1946 Usono akceptis plenan sendependecon de Filipinoj. Ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Vidu: Kulturo de la Filipinoj

La Universitato de Filipinoj (UF) enhavas 7 konsistajn universitatojn (KU-jn), 1 aŭtonoman altlernejon kaj 4 bazajn edukado-lernejojn situantajn en 15 kampusoj tra la lando. La unua KU malfermigis la Universitaton de Filipinoj Manilo en Manilo dum 1909 kun la Kolegiojn de Belartoj, kaj la Kolegio pri Medicino. La KU en Los Baños estis ankaŭ komencita kiel la Universitato de Filipinoj Los Baños kun la Kolegio pri Agrikulturo dum la sama jaro. 5 aliaj KU poste estis establitaj; la lasta ekde 2002 estas la Universitato de la Filipinoj Baguio en Baguio, malgraŭ ke ĝi formiĝis 41 jarojn pli frue (en 1961); la Universitato de la Filipinoj Diliman en Kezonurbo, la kvara KU kiu estis establita en 1949, estas la pli granda KU kaj la sidloko de administrado de la UF. En 2008, la Universitato de Filipinoj iĝis Nacia Universitato laŭ Akto 9500[2].

Religio[redakti | redakti fonton]

Majoritata estas la katolikismo, sed en la suda insulo estas majoritata Islamo. La Filipina prareligio estis esence politeisma.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Reĝimo[redakti | redakti fonton]

Filipinoj estas reprezenta respubliko. Nuna prezidento estas Benigno Aquino la 3-a ekde 2010.

Homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

La homrajtaj organizoj plurfoje akuzadis la registaron de prezidantino Arroyo pri persekutado de opozicio. Laŭ polica informo, de 2001 al junio 2008 estis mortiĝitaj 141 agitantoj. Karapatan, filipina homrajta organizo, atestas pri dekoj malaperintaj kaj 902 mortigitaj sindikatgvidantoj, ĵurnalistoj, sacerdotoj kaj farmistgvidantoj.[3] Siaflanke la filipina registaro akuzis opozicion, inkluzive de la Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj, pri militkrimoj.[4]

Akuzoj fare de la Permanenta Popola Tribulano[redakti | redakti fonton]

En 1980 en Antverpeno (Belgio) okazis unua sesio por la Filipinoj fare de tiu tribunalo. Rezulte la reĝimo de Ferdinand Marcos estis kondamnita pro «krimoj kontraŭ la Filipina- kaj Bangsa Moro popoloj».[5] [6]

La 21-25-an de marto 2007 en Hago (Nederlando) okazis dua sesio por la Filipinoj, dum kiu sep ĵurantoj ekzamenis la akuzojn registritaj de homoj kaj homrajtoj organizoj. Rezulte de ĉi tiu asizo la registaro de filipina prezidantino Arroyo kaj tiu de usona prezidanto George W. Bush estis kondamnitaj pro la «malobservoj de la rajtoj de la filipinaj homoj», ke egalas «krimojn kontraŭ humaneco». Estis asertite, ke pli ol 8 milionoj da filipinoj estis forpelitaj el la lando pro politikaj kaj ekonomiaj krizoj.

Ankaŭ ĵurantoj kondamnis kiel «senhonta» politikon de nederlanda registaro, kiu, laŭ ili, neglektas homajn rajtojn, por akiri profitojn por samlandaj koncernoj.[5][6] Ekzemple, la registaro konfiskis ĉiujn materialojn rilate al la tiu sesio tribunalo kaj ĵurantoj antaŭtimis, ke ili povus esti uzataj de la filipina reĝimo.[7]

La islama separatismo[redakti | redakti fonton]

Dum jardekoj islamaj separatistoj sude de la lando batalis kontraŭ la registaro, postulante memregadon surbaze de la Ŝario. En 2008 la Moro Islama Liberiga Fronto (MILF) havis ĉ. 11 000 batalantojn.[8] Armeo ne povas plene kontraustari al ribeluloj, do lokaj respondeculoj armas civilulojn. Ĉiuj flankoj respondas pro malobservoj de la internacia juro. Intertraktoj pri paco ne sukcecis. En 2008 la filipina prezidentino Maria Gloria Macapagal-Arroyo forigis la interkonsenton post kiam kristanoj kaj politikistoj en Mindanao kontraŭis al tio, kion ili opiniis malkonstitucia moviĝo al kreo de sendependa Islamano ŝtato. La nacia Supera Kortumo antaŭe juĝis kontraŭ la interkonsento.[9]

En julio 2008 post sekretaj intertraktoj en Malajzio inter ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de MILF estis decidite vastigi islaman memstaran regionon en la Maguindanao provinco, sude de la lando, kie troviĝas pli ol 700 plejparte islamaj vilaĝoj. Post ses monatojn devis okazigita voĉdono pri tio. La interkonsento ankaŭ antaŭvidis islaman regadon de arbaro kaj mineraloj ĝis 15 km de la marbordo kaj 75 % aliaj naturaj rezervoj.[8]

Tamen en aŭgusto 2008 denove eksplodis la bataloj kun MILF, precipe apud la urboj Datu Saudi Ampatuan kaj Datu Piang en la Maguindanao provinco.[9]

Trafikado[redakti | redakti fonton]

La plej grava estas la pramo, sed por la ŝipoj 15 havenoj funkcias. 82 flughavenoj interligas la insulojn kaj la aliajn landojn. Longo de la fervojaj linioj estas 897 km, de la vojoj 201 994 km.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Filipinoj.

Filipinaj Esperantistoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]