Filipinoj en la Olimpikoj
Etoso
(Alidirektita el Filipinoj en la Somera Olimpiko 1928)
Sportista teamo de Filipinoj en la Olimpikoj ekde la jaro 1924 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankaŭ en 1972, 1988 kaj 1992, kaj ekde 2014 estis malgrandaj filipinaj teamoj de unu ĝis maksimume du partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 14 medalojn en someraj olimpikoj: Temas pri ora, 5 arĝentaj kaj 8 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 98-an rangon.
Kunordigas la teamon la Filipina Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (angle)
- oficiala paĝo en la retejo Facebook (same angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)