Saltu al enhavo

Filipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipio
Koordinatoj41° 0′ 43″ N, 24° 17′ 4″ O (mapo)41.01207224.284576Koordinatoj: 41° 0′ 43″ N, 24° 17′ 4″ O (mapo)

Filipio (Grekio)
Filipio (Grekio)
DEC

Map
Filipio
Vikimedia Komunejo:  Philippi [+]
v • d • r
Urbocentro de Filipio

Filipio (nomita laŭ Filipo de Makedonio) estis antikva urbo kaj fortikaĵo en Makedonio, ĉe la trakalimo en la ebenon de la rivero Angites. Ĝi troviĝas je ĉirkaŭ 20 km nordokcidente de Kavala apud la vilaĝo Krinides. Ĝi estis fondaĵo de Thassos (greka insulo), t.e. atena kolonio (ekde 362) kaj nomiĝis laŭ la regiono Krenides aŭ Datos. Kiam Filipo de Makedonio konkeris la urbon kaj la orminejojn en 358 a. K. oni ŝanĝis la nomon kaj pligrandigis ĝin.

La apostolo Paŭlo en Filipio

[redakti | redakti fonton]
vido al la Agoro de sudoriento

Ĉirkaŭ la jaro 49/50 p.K., la apostolo Paŭlo, kune kun Silas, fondis kristanan komunumon en Filipio (La Agoj de la Apostoloj 16:11–40). Ĝi estis la unua kristanisma komunumo, kiun li fondis en Eŭropo. La unua menciita kristano estas Lidia, komercistino pri purpura ŝtofo, devenanta el Tiatiro en Malgrandazio. Kiel ne-juda kredemulo, ŝi jam antaŭe havis kontaktojn kun la juda komunumo. Paŭlo vizitis judan preĝlokon apud la rivero kaj parolis al la virinoj tie kunvenintaj. Lidia kaj ĉiuj membroj de ŝia domanaro baptiĝis sekve de la predikado de la apostolo Paŭlo. Paŭlo verkis la Epistolon al la filipianoj — verŝajne el Romo, kie li estis en mallibereco — ĉirkaŭ la jaro 60.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Udo Schnelle: Einleitung in das Neue Testament. 8-a eldono, eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2013, ISBN 978-3-8252-3737-0, paĝo 163. (germane)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Pilhofer: Philippi, Band I: Die erste christliche Gemeinde Europas (la unua kristana komunumo en Eŭropo), WUNT 87, Tübingen 1995; Band II: Katalog der Inschriften von Philippi (katalogo de la enskribaĵoj de Filipio), WUNT 118, Tübingen 2000.