Filipo la 1-a (Hesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo la 1-a
Persona informo
Philipp I. von Hessen
Naskiĝo 13-an de novembro 1504 (1504-11-13)
en Marburg, Landgraflando Hesio,  Sankta Romia Imperio
Morto 31-an de marto 1567 (1567-03-31) (62-jaraĝa)
en Kaselo,  Landgraflando Hesio
Tombo preĝejo Sankta Marteno vd
Religio luteranismo vd
Familio
Dinastio Hesia dinastio vd
Patro William II, Landgrave of Hesse vd
Patrino Anna of Mecklenburg-Schwerin vd
Gefratoj Elisabeth of Hesse, Hereditary Princess of Saxony • Anna zu Solms-Laubach-Lich vd
Edz(in)o Christine of Saxony • Margarethe von der Saale vd
Infanoj Anna of Hesse • Vilhelmo la 4-a de Hesio-Kaselo • Barbara of Hesse • Louis IV, Landgrave of Hesse-Marburg • Elisabeth of Hesse, Electress Palatine • Philip II, Landgrave of Hesse-Rheinfels • Christine of Hesse • George I, Landgrave of Hesse-Darmstadt • Agnes of Hesse • Margarethe von Diez • Philipp Ludwig von Hessen • Philipp Graf zu Dietz • Hermann Graf zu Dietz • Christoph Ernst Graf von Dietz • Albrecht Graf zu Dietz • Philipp Konrad Graf zu Dietz • Moritz Graf zu Dietz • Ernst Graf zu Dietz • Anna Gräfin zu Dietz • Gräfin Margarethe von Dietz vd
Parencoj Frederick, Landgrave of Hesse-Eschwege vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filipo la 1-a nomita la Grandanima (germane: Philipp der Großmütige, latine: Philippus Magnanimus; naskiĝinta la 13-an de novembro 1504 en Marburg, mortinta la 31-an de marto 1567 en Kaselo) estis hesia landgrafo. Lia patro estis Vilhelmo la 2-a (Hesio), lia patrino Anna von Mecklenburg. La patron li trone sekvis en 1509 estante sub la kuratoro de la Wettinoj respektive ekde 1514 de la patrino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1518 Filipo ekregis memstare kaj edzinigis en 1523 Christine, la filinon de Georgo la Barba de Saksio. La saman jaron li, kune kun Trier kaj Kurpfalz, venkis la gvidanton de la la kavaliroj ribelantaj Franz von Sickingen ĉe la Fortikaĵo Landstuhl. Protestantismon li ŝatis ekde 1525 jam. Filipo tial evidentiĝis utilega politikisto por la reformaciemuloj. La bataladon kontraŭ la ribelantaj kamparanoj ĉe la Abatejo Fulda kaj Abatejo Hersfeld li relative milde realigis. Li ankaŭ gravis en la batalo de Frankenhausen. Ligo inter evangeliaj princoj kaj urboj estis ĉefe lia ideo: en 1526 li faris kune kun Saksio la Torgau-Gotha-Ligon. Post la Dieto de Speyer Filipo enkondukis Reformacion en siajn landojn kaj fondis en 1527 la unuan evangelian universitaton, la Universitato de Marburg.

Otto von Pack kaj lia kalumniemo igis Filipon en 1528 apenaŭ startigi militon kontraŭ la katolikoj. Maltrotraksante diferencojn dogmatikajn kaj politikajn inter protestantoj kaj katolikoj rezultigis, ke li okazigis en oktobro 1529 la famajn Marburgajn prireligiajn interparoladojn. Dum la Dieto de Speyer de 1529 Filipo gvidis persone kune kun Johano de Saksio la klasojn evangeliajn; ĉe la Dieto de Augsburg 1530 li je la komenco ankoraŭ persone pledis por la nova kristana religio, poste li anstataŭigitis per legatoj. Li estis kunfondinto de la Ŝmalkalda Ligo en decembro 1530. En 1534 li helpis resurtronigi dukon Ulrich von Württemberg. Pro la sukcesaj Religiaj interparoladoj de Kaselo (decembro 1534) povis fariĝi en majo 1536 la t.n. Konkordoj de Wittenberg (Wittenberger Konkordie).

Devigo je cedado[redakti | redakti fonton]

En 1539–40 lia volupto kaj liaj interpretado de diversaj versoj el la Malnova Testamento pri poligamio efektivigis ke reformantoj de Hesio kaj Wittenberg devis permesi al li edzinon flankan. Sed estis certe ankaŭ malŝatantoj de tiaj eskapadoj, kiel ekz. la teologo Nikolaus von Amsdorf. Tio ne restis sekreta ankaŭ pro la kulpo de Filipo mem. Por ne esti punita li devis alproksimiĝi al la imperiestro katolika. Li faris la Kontrakton de Regensburg en 1541 kontraŭvole - kaj lamitis politike per ĝi. Konkero de la Duklando Brunsvigo-Wolfenbüttel kun la helpo de la saksoj estis nur mallonga sukceso. La ĉedanuba kampanjo de la Ŝmalkalda Milito en somero kaj aŭtuno 1546 tute ne estis gloroza. En junio 1547 li ekstradiciis sin al la imperiestro en Halle kredante la promesojn de Morico (Saksio), sia bofilo. Sed fine li estis malliberigita dum kvino da jaroj. Eĉ per cedoj li ne povis plimallongigi la malliberecon. Nur en 1552 tio okazis post la Princa revolucio kaj la Kontrakto de Passau.

Administraciaĵoj[redakti | redakti fonton]

La lastajn 15 jarojn li dediĉis sin al la administrado de sia lando kaj al la organizo de la eklezio hesia. Li ankaŭ ekkontaktis protestantojn en aliaj eŭropaj landoj. En 1562 ekzemple li helpis la francajn hugenotojn; tamen li ĉiam ankaŭ volis havi ekvilibron kun katolikaj regionoj. Por la sorto de Hesio koncerne potencon politikan estis malbone ke li dividigis la landon inter la filoj de la unua edzino. Tial dum multaj jaroj iĝis divido en la domojn Hesio-Kaselo kaj Hesio-Darmstadt.

Lia flanka edzino Margarete von der Saal (ŝi mortis en 1566; "nupto" estis estinta en la 4.3.1540) naskis al li sep filojn. la "grafojn de Dietz", kaj unu filinon. Tiu ĉi linio estingitis en 1608.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 779-780, kio legeblas tie ĉi interrete.